Internacia kalendaro 2025

Nuna Internacia Kalendaro

JANUARO 2025

Post-JES Kunveno

2 - 5 januaro 2025 en Tilff
Ĉu Junulara E-Semajno ne sufiĉas al vi? Aliĝu al nia post-JES kunveno!



FEBRUARO 2025

Semajnfina intensa lingvokurso

14 - 16 februaro 2025 en Herzberg am Harz
Lernu Esperanton en Esperanto-Centro Herzberg, perfektiĝu!


RenKEJtiĝo 2025

20 - 23 februaro 2025 en Olot
Kunveno de Kataluna Esperanta Junularo en Olot (Katalunio)


Belga Esperanto-Studsemajnfino 2025 (BEST)

21 - 23 februaro 2025 en Ieper
Studsemajnfino por absolutaj komencantoj, progresintoj kaj plenlernintoj / Studieweekend voor absolute beginners, gevorderden en ter vervolmaking


32-a Korusa Semajno de Tut-Pirenea Esperanto-Koruso.

22 februaro - 1 marto 2025 en La Bastide sur l'Hers
Duan fojon sub gvidado de svisa dirigentino Elizabet' de MESTRAL piede de Pireneoj


Malagasa Esperanto-Seminario

22 - 27 februaro 2025 en Antananarivo
Instrua kaj Trejna Seminario (22-a ĝis 24-a de februaro) kaj Kristana Seminario (25-a ĝis 27-a de februaro)


Bestĝardeno 2025

22 - 23 februaro 2025 en Prago
Tradicia festo en praga bestĝardeno


6-a Speciala Ekskurso en Nepalo

26 februaro - 8 marto 2025 en Katmanduo
NEspA okazigas 6-an Specialan Ekskurson ekde 26-a feburaro -8-a marto, 2025. La grandioza Himalajo, multetna kulturo, diversaj pejzaĝoj, kaj kulturaj heredajxoj: Nature Nepalo, Unufoje ne Sufiĉas. Krom tio, varmega gastigado de nepalaj esperantistoj



MARTO 2025

🖥 Reta plurlingvula kunveno 🎉 Polyglot Gathering Online

6 - 9 marto 2025 en Reta
Kvintaga evento kun prelegoj, laborsesioj kaj sociumado por plurlingvuloj


Mediteranea Esperanto-Semajno 2025

15 - 22 marto 2025 en Roquebrune sur Argens
Espéranto-Provence organizos La Mediteranean Esperanto-Semajnon 2025, unu semajnon da Esperantaj kursoj en agrabla printempa etoso, apud la Mediteranea marbordo.


Bibliaj Tagoj 2025

19 - 23 marto 2025 en Kaub
Prelegoj kaj diskutoj pri bibliaj temoj, preĝoj, kantado, ekskursoj. Ni atendas 30 partoprenantojn.


20-a BIERo

28 - 30 marto 2025 en Kroměříž
Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo



APRILO 2025

25-a Israela Esperant-Kongreso

3 - 6 aprilo 2025 en Peki'in
La tradicia 4-taga Israela Kongreso, ĉi-jare en la bela norda Galileo kun postkongresa 6-taga ekskurso


Brita Kongreso 2025

4 - 6 aprilo 2025 en Manchester
La 105-a Brita Kongreso, la ĉefa Esperanta kunveno de la jaro en Britujo, venos al nord-okcidenta Anglujo!


Studosemajnfino en Nederlando

4 - 6 aprilo 2025 en Bornerbroek
Studi Esperanton dum semajnfino


41-a PSI

14 - 21 aprilo 2025 en Hellenthal
Printempa Semajno Internacia


Internacia Junulara Festivalo (IJF) 2025

17 - 22 aprilo 2025 en Torricella di Magione
Ĉiujara Paska Festivalo de IEJ en Italio


Nemo 2

17 - 21 aprilo 2025 en Hellenthal
NEMO estas renkontiĝo por interkonatiĝo de novaj Esperanto-parolantoj de la meza generacio


PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj 2025

18 - 27 aprilo 2025 en Baugé-en-Anjou
Kurso kun Zsofia, Marion, Konstantin, Paweł


9-a Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo)

25 - 26 aprilo 2025 en Havano
Tradicia aranĝo de la kuba esperantistaro kun eksterlanda partopreno


76-a IFEF-kongreso

30 aprilo - 4 majo 2025 en Žilina
Jara fervojista kongreso



MAJO 2025

Aŭstria Esperanto-Kongreso 2025

9 - 11 majo 2025 en Graz
AEK 2025 en Graz - la kultururbo en la verda koro de Eŭropo


13-a kongreso de kroataj esperantistoj

16 - 18 majo 2025 en Slavonski Brod
Nacia kongreso de kroataj esperantistoj, sed kun internacia karaktero.


PEKO 2025

16 - 18 majo 2025 en Tilff
Printempa Esperanto-Kunveno


77a Kongreso de SAT-Amikaro

23 - 27 majo 2025 en Vigy
Kongreso kun programo instrua, kultura, turisma kaj bonetosa, en nordorienta Francio proksime de Germanio, Luksemburgio kaj Belgio !


120a Skota Kongreso de Esperanto

23 - 25 majo 2025 en Dunfermline
Ĉiu-jara Kongreso de la Esperanto-Asocio de Skotlando, Dunfermline, Skotlando, UR


Plurlingvula kunveno 🎉 Polyglot Gathering

28 majo - 1 junio 2025 en Brno
Evento kun prelegoj, laborsesioj kaj sociumado por plurlingvuloj


Kultura semajnfino en Tiĉino

29 majo - 1 junio 2025 en Locarno-Muralto
Kvartaga kunveno en la italparola parto de Svislando kun Ĝenerala Kunveno de SES.


Semajnfino en Genezo

29 majo - 1 junio 2025 en Méjannes le Clap
Restado en naturista centro kun enkonduko al Esperanto



JUNIO 2025

36-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo

6 - 8 junio 2025 en Kraków
Aranĝo de krakova esperantistaro organizata kutime ĉiu-jare en la iama ĉefurbo de Pollando, sidejo de polaj reĝoj. Dum la evento diverstemaj prelegoj kaj prezentaĵoj en la Lingvo Internacia kaj je la fino ekskurso al vizitinda loko.


Franca landa kongreso

7 - 9 junio 2025 en Nantes
Kongreso de Esperanto France


2-a Adriatika Feriado

21 - 28 junio 2025 en Prvić Luka
Agrabla esperantista feriado en Prvić Luka (insulo Prvić en Dalmatio, apud urbo Šibenik).


Roskilde Festivalo 2025

28 junio - 6 julio 2025 en Roskilde
Grandega muzika festivalo kun teamo de Esperantistoj-volontuloj


Maratona E-kursaro, IEK-prelegoj

30 junio - 10 julio 2025 en Baugé-en-Anjou
9-a Maratona Esperanto-kurso ++ 37-a Internacia E-Konferenco IEK



JULIO 2025

74a Kultura Semajnfino

4 - 6 julio 2025 en Homburg
La SarLorLuks-evento


Baltiaj Esperanto-Tagoj BET-59

5 - 13 julio 2025 en Kaunas
Tradicia somera esperantista renkontiĝo, organizata ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio


SEP-10: Tutsemajna intensa lingvokurso

11 - 18 julio 2025 en Herzberg am Harz
Lernu Esperanton en Esperanto-Centro Herzberg, perfektiĝu!


Dulanda Kongreso de Kanado kaj Usono

11 - 14 julio 2025 en Toronto
Internacia Kongreso de la Nord-Amerika Movado


BEMI-semajno en Lingen

13 - 20 julio 2025 en Lingen
Biciklaj ekskursoj por ĉiu nivelo de biciklemo


SEP-10: Tutsemajna intensa lingvokurso

18 - 25 julio 2025 en Herzberg am Harz
Lernu Esperanton en Esperanto-Centro Herzberg, perfektiĝu!


74a-KELI kongreso

19 - 26 julio 2025 en Poděbrady
Sekcio de kristanaj esperantistoj de ĈEA sincere invitas Vin partopreni la KRISTANAN ESPERANTO-KONGRESON


46-a Renkonto de Esperanto-Familioj (REF)

21 - 31 julio 2025 en Baugé-en-Anjou
La 46-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj


110-a Universala Kongreso de Esperanto

26 julio - 2 aŭgusto 2025 en Brno
Internacia manifestacio de la esperantistaro


14a Kultura Esperanto-Festivalo

28 julio - 3 aŭgusto 2025 en La Chaux-de-Fonds
Muziko, teatro, literaturo, atelieroj, ekskursoj, kaj multe pli! BONVENON!



AŬGUSTO 2025

76-a Kongreso de IKUE

2 - 9 aŭgusto 2025 en Brno
Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista dum kiu i.a. oni festos 115-jaroj de IKUE, temo: "Pilgrimado en la lumo de la kredo"


Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) — 2025

3 - 13 aŭgusto 2025 en je 60 km de Krasnojarsk (Красноярск)
Landa Esperanto-aranĝo en Rusio


81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)

9 - 16 aŭgusto 2025 en Cisarua
Ĉiujara kongreso de TEJO


98-a Kongreso de SAT

9 - 16 aŭgusto 2025 en Baugé-en-Anjou
SAT-Kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda okazos en Greziljono en 2025


FESTO 2025

17 - 24 aŭgusto 2025 en Moissac
La mojosa festivalo en Sudfrancio de la jaro 2025!


91a Itala Kongreso de Esperanto

23 - 30 aŭgusto 2025 en Salsomaggiore Terme
de Itala Esperanto-Federacio


9a ABELO (Apud-Berlina Esperanta LudadO)

29 aŭgusto - 1 septembro 2025 en Berlino
Semajnfina renkontiĝo por ludemuloj



SEPTEMBRO 2025

Esperanto sur la strando 2025

4 - 7 septembro 2025 en Gdańsk, Sopot, Gdynia
Esperanta festo en Triurbo. Pli da informoj baldaŭ.


Ludo 2025: videoluda semajnfino

5 - 8 septembro 2025 en Halbe
Ĉiujara evento en la Esperanto-Stacio en kiu ni ludas de modernaj ĝis retro-aj videoludoj



OKTOBRO 2025

24a KoKoLoRES - Kafoklaĉo Kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina

2 - 6 oktobro 2025 en Altena
Ludoj, ekskursoj, babilado en la regiono "Sauerland"


Gebeneluksa Kongreso 2025

2 - 5 oktobro 2025 en Schleiden
Komuna Germana kaj Beneluksa Kongreso


TORPEDo-10 - trejnseminario, Pedagogiaj Tagoj

10 - 12 oktobro 2025 en Herzberg am Harz
Fakseminario, konsultado en Esperanto-Centro Herzberg


13-a Esperantista Migrado Aŭtuna EMA 2025

19 - 24 oktobro 2025 en Plön, inter Kiel kaj Lübeck
Kvar tagoj da migradoj apud dek lagoj!


Gramatika Semajnfino 2025 en Plön

24 - 26 oktobro 2025 en Hamburg
Lernado kaj ĝuado


Semajnfina Esperanto-kurso

24 - 26 oktobro 2025 en Hamm
Kurso en la kastelo Oberwerries en Hamm, Nordrejn-Vestfalio, ĉefe por komencintoj/progresantoj



NOVEMBRO 2025

Studosemajnfino en Nederlando

7 - 9 novembro 2025 en Bornerbroek
Dum semajnfino lerni Esperanton


🖥 10-a Memorialo Lucija Borčić

13 - 16 novembro 2025 en Zagreb
La memorialo okazas omaĝe al Lucija Borčić (26.7.1921-14.11.2015) kiu per Esperanto donis nemezureblan kontribuon al la diskonigo de la kroata kulturo tra la mondo.


Semajnfina intensa lingvokurso

14 - 16 novembro 2025 en Herzberg am Harz
Lernu Esperanton en Esperanto-Centro Herzberg, perfektiĝu!



DECEMBRO 2025

🖥 65-a Argentina Kongreso de Esperanto

6 - 8 decembro 2025 en Sankta Bernardo, Provinco Bonaero
Pinta jara kunveno de la argentina esperanto-komunumo


Tradicia studsemajnfino

12 - 14 decembro 2025 en Herzberg am Harz
Lernu Esperanton en Esperanto-Centro Herzberg, perfektiĝu!