19. Françoise Guihaumé, Le Mans (FR), 35683 20. Frank Mintz, Palaiseau (FR), 36114 21. Solange Van Landeghem, Bourges (FR), 36007 22. Guy Martin, La Rochelle (FR), 35861 23. Miguel Sanchez, Marburgo (DE), 36112 24. Grigorij Geĥt, Merzhausen (DE), 34710 25. Taehee Kim, Goyang-si (KR), 36255 26. Pako Balibrea, Leono (ES), 36239 27. Gary Mickle, Berlino (DE), 35083 28. Dieter Rooke, Faulensee (CH), 35571 29. José Salguero, Don Benito (ES), 35501 30. Carmen Cidoncha, Don Benito (ES), 35584 31. [Nepublika] 32. Claire Lauffenburger, Belmont (FR) 33. Luigi Fraccaroli, Breŝo (IT), 36013 34. Debora Rossetti, Romo (IT) 35. Annie Grente, Neapoli (GR), 36101 36. Yann Aubain, Villeurbanne (FR), 36259 37. Tabatha Fabri, Bruselo (BE) 38. Suzanne Bolduc, Côte Saint-Luc (CA), 36148 39. [Nepublika] 40. Caroline Mauboussin, Valleres (FR) 41. Alberto Fernández-Calienes Barrios, Havano (CU) 42. Christophe Collay, Marsejo (FR) 43. Jacqueline Lépeix, Clermont-Ferrand (FR), 32199 44. Elizabet Barbay, Bondy (FR), 35322 45. Ugo de Maubeuge, Arradon (FR) 46. Jean-Charles Paoletti, Bad Friedrichshall (DE) 47. Arno Lagrange, Plaisance-du-Touch (FR) 48. Ansofi Markov, Montigny-le-Bretonneux (FR), 31840 49. Christian Legrand, Massy (FR), 36150 50. Ljo, Villeneuve-sur-Lot (FR) 51. Virginie Harlet, Die (FR)
Ekskursoj
La unua duontaga ekskurso okazos la 11an de aŭgusto en la kokanjaj
ĝardenoj en Saint-Barthélemy-d’Anjou, unu el la eksindustriaj urbetoj ĵus apud
Anĝevo. Ili estas unu el la iniciatoj, kiuj klopodas pluvivi la sociajn
ligojn en tiu ĉi iama industria urbeto. La asocio celas helpi al la
socia reintegriĝo de homoj, kiuj estis forpelitaj el la labormerkato,
helpante ilin retrovi memfidon kaj kapablon labori pere de partopreno en
produktado kaj loka disvendado de organikaj legomoj. Ni vizitos la ejon
gvidite de lokaj respondeculoj pri la centro kaj daŭrigos la interŝanĝon
neformale dum surloka kuntrinkado.
La tuttaga ekskurso de la 13a de aŭgusto okazos en Doué la Fontaine,
sude de Greziljono, en urbo fama interalie pro siaj rimarkindaj subteraj
keloj, ligitaj al la kalka eco de la tieaj ŝtonoj. Ni matene vizitos
iamajn enŝtonajn loĝejojn, kie nun la freŝa atmosfero estas utiligita
por kreskigi fungojn. Post pikniko, dua vizito donos pli vastan geologian perspektivon por klarigi kiel tiuj ŝtonoj formiĝis antaŭ 10 milionoj da jaroj, kiam la regiono estis sub la marnivelo. Ankaŭ venos informojn
pri la ŝtonmineja industrio.
La duontaga ekskurso de la 15a de aŭgusto gvidos nin al eta vilaĝo,
L'Orbière, kie troviĝas tre originala grandskala artista instalaĵo. Temas pri helico konstruita de poldevena artisto en la 1980-aj jaroj. Post lia frua forpaso, asocio transprenis la prizorgadon de la grandega skulptaĵo, kaj la taskon
klarigi en kiu kunteksto venis al la artisto la emo krei tiun artaĵon,
parte inspirite de renesanca humanisto Rabelezo.
Prelegoj kaj diskutrondoj - Kani: historieroj el alia vidpunkto (libroprezento) - Tanya Ivanovna: Anarĥiistoj en la revolucia movado por liberigo de Makedonio - Hyongjin Kwon: Trans la konflikto: al mara civitaneco ĉirkaŭ la rokoj de Liancourt - Pako Balibrea: Juĝa kaj polica subpremo en la hispana ŝtato - Dieter Rooke: Svisio sen armeo (GSoA): historio k nuntempaj iniciativoj - Annie Grente: rifuĝintoj en la insulo Lesvos - Vito Markovo: Peĉakuĉo pri Speciismo
Vesperaj artaj kaj kulturaj programeroj - Raymonde Coquisart: Iom por ridi : amuzaj rakontoj - Dieter Rooke: revoluciaj kantoj - Tabatha Fabri: Laborista Esperanto-movado en Bruselo inter 1945 kaj 1972 - Christophe Collay: koncerto aŭ balo per violono - Arno Lagrange: Ŝaknovelo de Stefan Zweig
Gvidrezolucio 2025
La 98-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kunveninta en Greziljono inter la 9-a kaj la 16-a de aŭgusto 2025:
– konstatas, ke iuj unuopaj membroj de SAT-diskuto kaj parte ankaŭ de aliaj interretaj SAT-forumoj persiste kreas toksan kaj malinvitan etoson en ili per akraj kaj senbazaj akuzoj pri misfarado fare de aliaj SAT-membroj, kaj ĝi proponas – cele al revenigo de eltenebla diskutetoso – sankcii per rimedoj ĝis inkluzive daŭran blokadon partoprenantojn en tiuj forumoj, kiuj sisteme detruas la etoson de produktiva interdebatado tiugrade, ke aliaj forumanoj limigas aŭ tute ĉesigas sian partoprenon;
– neniel volante, ke estu limigita la rajto de membroj je kritiko pri la Asocio kaj ĝiaj funkciuloj, kondamnas la mobilizon de ne-SAT-anoj por tion fari;
– insiste postulas, ke SAT-anoj detenu sin de malveraj asertoj en komunikejoj ekster SAT pri “politika cenzuro” laŭdire praktikata en SAT;
– alvokas membrojn eniri la skipon de Sennaciulo, disponigante siajn kapablojn;
– alvokas starigi lokajn SAT-rondojn tie, kie la kondiĉoj tion ebligas;
– alvokas evoluigi, kie jam troviĝas aktivaj SAT-anoj, LEA-on en la respektiva lando aŭ lingvoregiono (inter aliaj germana, itala, korea kaj japana), se tia ne jam ekzistas;
– rememorigas la gvidrezolucion de la 96-a kongreso kiel urĝan taskaron: restarigo de la retejo de SAT, revizio de la Statuto, plibonigo de la komunikaj rimedoj de la Asocio;
– proponas al la venontaj OKK-oj esplori rimedojn por efikigi partoprenadon de membroj el diversaj mondregionoj, kaj virtuale kaj ĉeeste;
– konsiderante la celon de la Kokanja Ĝardeno en Anĝevo, sekve al la vizito dum la kongreso, i.a. helpi homojn retrovi dignecon per agado, la kongreso proponas al la membroj subteni tiajn agadojn;
– petas la OKK-anojn de la venontaj kongresoj aldoni informojn pri kiel alveni al la kongresejo per ekologiaj rimedoj (aŭtobuso, trajno, …) aldonite al la kongres-informoj;
– proponas, ke SAT-anoj interesiĝu pri lokaj pacmovadoj.
Deklaracio
La 98-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kunveninta en Greziljono inter la 9-a kaj la 16-a de aŭgusto 2025:
– rekomendas, ke SAT profiliĝu kiel organizaĵo de maldekstraj esperantistoj, en kiu videblas la strebo instrumentigi Esperanton, interalie:
por la emancipiĝo de la tutmonda laborista klaso kaj ĉiuj aliaj dominataj kaj subpremataj sociaj kategorioj,
por progresiva redukto de socia malegaleco ene de landoj kaj mondnivele,
por decida tutmonde kunordigita agado kontraŭ la ekologia difektiĝo de la planedo, tute aparte reage je la klimata krizo,
por progreso ĝis mondo, en kiu kapitalismo malaperas kaj homekspluatado ne eblas;
kontraŭ aŭtoritatismaj, eĉ faŝismaj tendencoj en multaj landoj,
kontraŭ, imperiismo, imperiismaj militoj, naciismo, rasismo, ksenofobio, nativismo kaj mistraktado de migrantoj en la unuopaj landoj,
kontraŭ seksismo, kapablismo, speciismo, GLAT-fobio;
– rekomendas klerigcelan agadon por tiuj celoj kaj kontraŭ tendenco konduki la Asocion al stato de ĝeneralcela politika debatejo, en kiu dekstraj kaj kontraŭemancipaj pozicioj aperas kvazaŭ samrange diskutindaj kiel la supre nomitaj;
– pledas por la retiriĝo de ĉiuj imperiismaj kaj ekspansiismaj landoj el teritorioj, kiujn ili senrajte okupacias, sekvota de adekvataj reparacioj – de Gazao ĝis Ukrainio, okupacio estas krimo!
– kondamnas imperiismon sen rezervoj motivitaj de kliniĝo al tiu aŭ alia mondpolitika tendaro;
– pledas por sistemo de interŝtataj rilatoj baziĝanta sur la internacia juro kaj kiel eble plej reprezentaj mondnivelaj institucioj;
– konstatas kun indigno la genocidan karakteron de la israela milito kontraŭ Gazao;
– koncerne la kruelan kaj senfinan militon en Kivuo (D. R. Kongolando), firme kondamnas perfortaĵojn kaj krimojn kontraŭ la popolo fare de la diversaj ribeluloj, interalie M23 kaj ADF Nalu, de najbaraj landoj kaj de firmaoj, kiuj avide kaptas la riĉecon de la grundo; subtenas agadojn por denunci tiun militon kaj por repacigi Kivuon;
– proponas, ke la buĝetoj por gardi pacon (blukaskuloj kaj aliaj internaciaj rimedoj) multe pliiĝu;
– proponas ke atomarmiloj estu malpermesitaj en ĉiuj landoj; rememorigas pri tiamaj kaj daŭraj viktimoj de la bombado en Hiroŝimo kaj Nagasako, okazinta antaŭ 80 jaroj, kaj ĝi subtenas ĉiujn agadojn por paco kaj kontraŭ armiloj;
– postulas, ke kaj la nunaj terloĝantoj kaj niaj posteuloj ĝuu rajton dece kaj sekure vivi, por kio necesas zorgi kiel eble plej baldaŭ pri la rebonstatigo de ĉio, kio vivas;
– apogas la senpagajn magazenojn kaj aliajn iniciatojn por tiuj, kiuj malfacile povas libere aĉeti.