La sistemo por diskonigi esperantajn eventojn tutmonde!
Fernando Ŝajani kreis la retejon Eventa Servo en 2017. En lia urbo troviĝas malmultaj esperantistoj, tial maloftas la renkontiĝoj. Li certis, ke esperantistoj agas en aliaj urboj kaj landoj, sed kiujn eventojn ili organizas? Kie? Kiam? Li kreis Eventan Servon por ordigi tiajn informojn.
En aprilo 2019, Fernando donacis la sistemon al Universala Esperanto-Asocio. UEA kaj TEJO ekde tiam instigas al la uzado de Eventa Servo por informi Esperantujon pri internaciaj, landaj kaj lokaj eventoj, kongresoj, kunvenoj, renkontiĝoj k.s.
Yves Nevelsteen
eksciis pri Eventa Servo en 2018.
Li tuj komprenis ĝian potencialon kaj tial multe ekhelpis varbi por la retejo. Hodiaŭ li daŭre estas 'ĉefhelpanto': konsilanto, testanto de novaj funkcioj kaj komunikanto (kun uzantoj kaj gazetaro).
Robin van der Vliet
ekde 2020 ankaŭ helpas pri konsilado kaj programado.
Ni aparte dankas Fernando Maia, vic-prezidanton de UEA, pro liaj apogo kaj helpo disvastigi Eventan Servon.
Se ankaŭ vi volas helpi, aliĝu al ĉi tiu Telegram-grupo.
Eventa Servo – La nova sistemo por diskonigi Esperantajn eventojn (Artikolo de Fernando kiu aperis en Kontakto 6-2018)
Ĉu viaj eventoj estas diskonigindaj? (Artikolo de Yves Nevelsteen kiu aperis en la februara numero de 2020 de Revuo Esperanto)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020 (Gazetara komuniko de UEA kiu plurfoje mencias Eventan Servon)
Eventa Servo helpas trovi retajn renkontiĝojn (Intervjuo kun Yves Nevelsteen kiu aperis en Libera Folio en aprilo 2020)
Prelego de Yves Nevelsteen pri Eventa Servo por la Virtuala Kongreso de Esperanto 2020-08
Vidu pli da informoj en Vikipedio.
Per Eventa Servo oni povas vidi eventojn ĉirkaŭ la tuta mondo laŭ mapo, listo, kartaro kaj kalendaro.
Ankaŭ eblas filtri la eventojn laŭ kontinentoj, landoj kaj urboj.
Oni povas aboni landan aŭ organizan eventan liston per kalendara programo kiel Google Calendar, Apple iCal aŭ simila.
Oni povas uzi Eventan Servon per tradicia komputilo, poŝtelefono aŭ tabulkomputilo. Instali aplikaĵon ne necesas.
Eventa Servo apartenas al Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun apogo de Tutmonda Esperanta Junulara Organizo (TEJO).
Ambaŭ organizoj instigas la uzadon de Eventa Servo por informi Esperantujon pri internaciaj, landaj kaj lokaj eventoj, kongresoj, kunvenoj, renkontiĝoj k.s.