RenKEJtiĝo 2025
Kunveno de Kataluna Esperanta Junularo en Olot (Katalunio)

InternaciaLokaKurso

 

La Kataluna Esperanto-Junularo invitas vin al sia junulara Esperanto-aranĝo, de la 20a ĝis la 23a de februaro 2025 en Olot!

RenKEJtiĝo estas la oficiala plurtaga aranĝo de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), por junaj esperantistoj kaj de Katalunio kaj de ĉie. La nomo estas vortludo kun la Esperanta vorto “renkontiĝo” kaj KEJ, la mallongigo de nia asocio.


En la lastaj jaroj, post granda klopodo por plibonigi la Esperantan junulan spacon en Katalunio, la rezultoj komencis montriĝi kiel plimultiĝo de katalunaj junuloj en Esperantujo! Sekve, ni bezonis plurtagan aranĝon por interkonatiĝi kaj ĝui interesan kaj diversan programon kun aliaj junuloj en Esperanto. Tial, en 2023 ni unuafoje organizis RenKEJtiĝon, kiu estis tre sukcesa kaj helpis al ni esti pli konataj internacie.

RenKEJtiĝo 2025 okazos en Olot  ekde jaŭdo la 20-a, ĝis dimanĉo la 23-a de februaro 2025. La gastejo estos Alberg Olot Xanascat (Passeig Barcelona, 15, Olot, 17800).


Ni kuraĝigas vin partopreni kaj ĝui bonegan etoson kune! 

Informoj

www.esperanto.cat/renkejtigo-2025...
info.kej(ĉe)esperanto.cat
Passeig Barcelona, 15, Olot, 17800

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto