*** Provizora anonco - ni jam interkonsentis kun la seminariejo pri la rezervado, sed ankoraŭ ne subskribis la kontrakton. ***
Post 3 tre sukcesaj seminarioj en 2024 kaj en februaro 2025, UME (Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj) ofertas denove - kunlabore kune KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) - Esperanto-Seminarion en Antananarivo, la ĉefurbo de Malagasio.
Same kiel la pasintan fojon, ni kunvenos en mirinde bela ĉirkaŭaĵo ĉe la norda bordo de la Lago Ivato apud la flughaveno de Antananarivo. Nia seminariejo nomiĝas Résidence Eden Amparafaratany. Temas pri malmultekosta ejo en parko, kie ni havos eĉ propran naĝejon. Malavantaĝo de la ejo estas, ke ĝi disponas nur pri 4 ĉambroj por tranokti - du dormsalonoj por po 20 homoj kaj du malpli grandaj dormĉambroj por po 4 homoj. Atentu ankaŭ pri tio, ke en la duŝejoj estos nur malvarma akvo, kio espereble ne ĝenos vin dum la relative varma vetero.
Eksterlandanoj povos tranokti antaŭ kaj post la seminario kune en la Hotelo San Cristobal, kiu havas naĝejon en belega eta parko kaj ofertas senpagan transporton de la flughaveno. Ni pensas ankaŭ pri komunaj ekskursoj.
La unuaj tagoj estos dediĉataj al kultura interŝanĝo. La temo de la posta Kristana Seminario estos "Kristanaj valoroj en la nuna tempo".
Jen kelkaj programeroj:
- Ludoj
- Dancoj
- Naĝado (verŝajne dum 3 tagoj de 16:30 ĝis 19:00)
- Prelegoj kaj diskutoj pri malagasa kulturo
- Eta kurso pri la germana lingvo
- Prelego kaj diskuto pri "Helpaj projektoj de esperantistoj en Afriko"
- Enkonduka prelego kun diskuto pri la temo de la Kristana Seminario, kun aparta atento pri karitato, pardonado, justeco, honesto, familio ...
- Komuna kantado (ĉiutage post la vespermanĝo)
Interesiĝantoj el Malagasio povas informiĝi kaj aliĝi ĉe Ranja Arc Lydie.
Alilandaj interesiĝantoj turnu sin al Ulrich Matthias (Ulrich.Matthias @ t-online.de). Ni petas de ili solidaran kotizon de 250 € (en 4-lita ĉambro) aŭ 180 € (en 20-lita ĉambro); rabatoj eblas. La aliĝo validas post nia konfirmo kaj antaŭpago de 50 €. La reston vi povos pagi surloke en eŭroj aŭ ariary. La kotizo inkluzivas plenan pensionon, la programon kaj plurfojan uzon de la naĝbaseno.
Flugbiletoj de multaj eŭropaj kaj ankaŭ de multaj afrikaj urboj al Antananarivo kostas en oktobro ĉ. 1.000 € (ekzemple ĉe Ethiopian, tra Adis-Abebo). Homoj el la plej multaj landoj (ekzemple Eŭropa Unio) povas tre facile ricevi vizon en la flughaveno. Por restado ĝis 15 tagoj sufiĉas plenigi en la franca aŭ angla etan formularon disdonatan jam en la aviadilo, montri la pasporton kaj pagi administran kotizon de 10 EUR. Vakcinadoj ne necesas (krom se antaŭe vi restis pli ol 12 horojn en lando, kie regas flava febro).