4a Naturamika Kultursemajno
NULIGITA Malsufiĉa aliĝintaro laŭ hotelmendo
Ĉu vi volas sperti semajnon plenan de naturo kaj kulturo inter esperantistoj? Venu en oktobro al Tossa de Mar! Ĝi estas historia marborda urbo en Katalunio, konata pro sia mirinda natura pejzaĝo, oraj plaĝoj kaj impona mezepoka fortikaĵo.

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

Dum NAKSE vi loĝos komforte en la kvarstela hotelo Golden Bahia, nur kelkajn minutojn piede de la urbocentro kaj proksime de la plaĝo. La hotelo proponas modernajn ĉambrojn, vastan ĝardenon, naĝejojn, terasojn, luksan spa-centron kun saŭno, turkan banejon kaj bongustan bufed-restoracion kun pladoj kaj lokaj kaj internaciaj. 
Ĉu vi pretas renkonti esperantistojn el diversaj landoj en amikeca etoso, partopreni kulturajn atelierojn, prelegojn, ekskursojn kaj vesperajn programojn? Malkovru la naturon kaj historion de Tossa de Mar, ĝuante la komforton de la hotelo kaj plibonigu vian esperanton per la diversaj kursoj kaj programeroj.
Praktikaj informoj
La plej rapida maniero atingi Tossa’n estas per rekta ekspresa buso el la flughaveno de Barcelono. La sama kompanio veturas el la flughaveno de Ĝirono (Girona) kaj inter Tossa kaj centra Barcelono (Estació del Nord). La plej proksima fervoja haltejo estas Blanes (linio R1 de regionaj fervojoj) el kiu buso L69 veturas al Tossa.
Aliĝu en la retejo de Esperanta Kulturservo.
nakse.jpg 244 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉