Esperanta Naturamikaro
La 15-an de junio 2010 dek sep personoj el ok landoj fondis en Malago (Hispanio) la transnacian societon "Esperanta Naturamikaro" (ENa), aganta en la kampoj de ekologio, kulturo kaj turismo. La 6-an de oktobro 2012 la jara Konferenco de Naturamika Internacio (Naturfreunde International aŭ FNI) akceptis "Esperantan Naturamikaron" kiel partneran societon. La postan semajnon en Malago estis inaŭgurita la unua naturamika Esperanto-Domo: la domo funkcias kiel oficiala sidejo de ENa, tiam prezidita de Julio Herrero, dum la nemoveblaĵo mem apartenas al Fondumo Pro Esperanto, la "banko" de la Esperanta Civito. En 2017 la mondkongreso de NFI akceptis ENan kiel plenan membron. Laŭstatute la asocio havas du oficialajn lingvojn: Esperanto kaj la kastilia. Jen ĝia retejo: Naturamikoj sur verdaj vojoj, kiu krom eventoj ankaŭ enhavas multajn informojn rilate al ekologio, verdaj vojoj kaj biciklado, samkiel dosieroj pri akvo, arbaroj, klimato, blua ekonomio kaj lingva ekologio

Ekde 2022 ENa organizas NaturAmikan KulturSemajnon en Esperanto (NAKSE), ĉiam komence de oktobro en Katalunio: la aranĝo estas interalie resurekto de pli frua Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo.

Fonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Naturamikoj

eo-naturamikaro.webnode.nl
naturamik(ĉe)esperantio.net
Malaga, ES

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureHerman Dekeŭnink


Kunadministranto(j)

User profile pictureAlessio Giordano