Esperanta Naturamikaro invitas al "NaturAmika Kultura Semajno en Esperanto" (NAKSE23)
Internacia
En cirkonstancoj multe pli favoraj ol kutime por Esperanto (luksa hotelo kaj riĉega bufedo tri fojojn tage) disvolviĝos en Rosas (Hispanio) la unua NAKSE aŭ Naturamika Kultura Semajno en Esperanto, organizita de la Esperanta Naturamikaro, kiu en Hispanio reprezentas la Internacion de la Naturamikoj. En nia retejo Naturamikoj sur verdaj vojojvi ankaŭ trovos elŝuteblan faldfolion (PDF) kun aliĝilo kaj pliaj informoj.