Neprofitcela asocio, kreita en marto 1992, Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo celas disvolvi la interkulturajn interŝanĝojn kaj la internacian solidarecon per la lingvo Esperanto. Ni precipe agadas en tri kampoj: informado pri la lingvo, instruado, kaj utiligado de la lingvo.
EKC kunorganizis la tuluzajn renkontiĝojn KAFE en 2000 kaj FESTO en 2010 kaj organizas de 2012 ĉiujaran Esperanto-semajnon SEMEO.
EKC akceptas aŭ sendas volontulojn kadre de la franca programo Civita Servo.