Staĝo en Aruto, Pireneoj
3 tagoj en belega gastejo, por esperantumi aŭ lerni la lingvon

InternaciaLokaKursoAlia

Ekde la 9-an ĝis la 10-an de Novembro okazos semajnfinan staĝon por ĉiuj niveloj en gastejo de Arieĝaj Pireneoj, proksime de Saint-Girons.

Por la partoprenantoj, ni proponas ĉirkaŭ 8 horojn da kursoj (malfermitaj al komencantoj kaj progresantoj) sed ankaŭ ludojn, filmojn, promenadojn, ktp.
Dum tiuj semajnofinoj, kelkfoje okazas kunsidoj pri diversaj internaciaj aŭ regionaj projektoj. Regule partoprenas inter 20 kaj 40 homoj.

(Kontaktu nin rapide por organizi kunveturon de Tuluzo, Foix aŭ Tarbes. Vi ankaŭ povas trovi gastigantojn en tiuj urboj.)

Jen la aliĝilo.

Vi povas trovi pli da informoj en tiu retpaĝo aŭ kontakti nin retpoŝte al toulouse@occeo.net
Registritaj prezentoj

EKC, ESPERANTO TRA TULUZO

La gevolontuloj de EKC Tuluzo prezentas siajn asocion kaj urbon.

Informoj

toulouse.occeo.net/eo/semajnfinaj...
toulouse(ĉe)occeo.net
La Maraude

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto