Ĉiujara Esperantofesto okaze de la Zamenhoftago. Regiona kunsido, kuna manĝo, kultura programo, koncerto
Loka
Provizora programo:
10: 00 Asembleo de EsperantOccitanie – ĉu EsperantOccitanie partoprenu en la organizado de FESTO organizata de JEFO kaj Eurokka, okazonta en aŭgusto 2025 en Moissac? – EKC prezentos siajn plurjarajn agadplanojn 13:00 Komuna manĝo – picoj – kukoj – trinkaĵoj
14:30 Fransuaz’ prezentas la klubon en Narbono14:45 Polujo en la tempo de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Irena. 15:00 Zamenhof de la interna ideo al homaranismo. Prelegos Arno. 16:00 jOmO slavumas
Ĉi jare la Esperanto Festo okazos en Salono “de la Butte” ĉe Place Mady Mesplé. Alirebla per buso L9, stacio Six Avril. 7 mn da piedirado ĝis la salono.