Bibliaj Tagoj 2025
Prelegoj kaj diskutoj pri bibliaj temoj, preĝoj, kantado, ekskursoj. Ni atendas 30 partoprenantojn.

Internacia

Anonco_Kaub_eo.jpg 324 kB

Kun interalie: pastro Wolfram Rohloff (tema programo), Stefan Lepping (muziko), Rudolf Fischer (organizado), Ulrich Matthias (turisma programo)

Ni uzos la preĝ- kaj kantlibron ADORU.

La temo de la Bibliaj Tagoj estos: "Jozefo kaj liaj fratoj..." - Genezo, ekde ĉapitro 37.
Rakonto pri interhomaj abismoj kaj benoj. 

Dum ekskursoj ni vizitos ĉiun posttagmezon la belegan regionon de la mezrejna valo:

- Ni planas veturi ĵaŭde per trajno al St. Goarshausen (8 min) kaj suprengrimpi de tie sur la mondfaman rokon Loreley (kiun ne-grimpemuloj povos atingi ankaŭ per buso aŭ aŭto).

- Ni planas iri vendrede per pramŝipo kaj 40-minuta migrado laŭlonge de la Rejno al la belega mezepoka urbeto Oberwesel. Ni tie promenos sur la urba muro kaj vizitos du famajn preĝejojn el la 14-a jarcento, ambaŭ ekipitaj de arthistorie tre valoraj altaroj, pentraĵoj, freskoj, skulptaĵoj kaj epitafoj precipe el la 14-a ĝis 16-a jarcento - la Preĝejon de Nia Sinjorino (Liebfrauenkirche) kaj la Preĝejon de Sankta Marteno.

- Ni planas viziti sabate per pramŝipo la Burg Pfalzgrafenstein sur insuleto en la Rejno - doganan burgon el la frua 14-a jarcento. Ni revenos en tiu tago antaŭ la 17-a horo, ĉar je tiu tempo ni planas dulingvan (Esperanto-germanan) Sanktan Meson en la katolika preĝejo de Kaub.

Dum pasintaj Bibliaj Tagoj la plimulto de la partoprenantoj estis kristanoj el diversaj eŭropaj landoj kaj eklezioj, sed ne nur: Bonvenas ĉiu, kiu ŝatas diskuti kaj lerni pri religio aŭ Biblio. 

La junulargastejo de Kaub estas facile atingebla ankaŭ per trajno (minimume ĉiuhore de Frankfurto kaj de Koblenz). Sur la fotoj vi povas vidi la belegan pejzaĝon super nia ejo, nian junulargastejon kaj la katolikan preĝejon de Kaub kun la fama "Madono de Kaub" de ĉ. 1420. La lastaj 6 fotoj montras la preĝejojn de Oberwesel.
Dosieroj