La 15a Ĉina Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Taiyuan(太原), provinco Shanxi(山西) inter la 31a de oktobro kaj la 2a de novembro. La kongresejo estas en Shanxi Universitato de Financo kaj Ekonomio. La detalo kaj informo troviĝas en la Wechat-konto de Ĉina Esperanto-Ligo (中华全国世界语协会).