Ĉina Esperanto-Ligo
La Ĉina Esperanto-Ligo (ChEL) estas fondita en la 11-a de marto 1951 en Pekino. Ĝi estas landa asocio de la Universala Esperanto-Asocio (www.uea.org) ekde 1980.

La celoj de ChEL estas: unuigi kaj organizi la ĉinan esperantistaron por diskonigi, lerni kaj studi Esperanton, altigi la lingvo-nivelon, disvastigi la uzadon de Esperanto kiel internacia helpa lingvo, fari internaciajn interŝanĝojn en Esperanto, servigi Esperanton al la ĉinaj politikoj pri reformado kaj malfermo, al la modernigado de Ĉinio kaj la mondpaco.

ChEL havas 29 filojn en diversaj urboj kaj provincoj, milojn da individuaj membroj.

www.chinaesperantoligo.com.cn/
cel(ĉe)china-report.com
CN

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureWen-ch'i Chao


Kunadministranto(j)

User profile pictureChen Ji