La 44-a Komuna Seminario okazos de la 27-a ĝis la 29-a de novembro 2026 en la urbo Hangzhou, Ĉinio.
★ Internacia Evento
Kunveno/EventoPor junuloj
La 44-a Komuna Seminario okazos de la 27-a ĝis la 29-a de novembro 2026 en la urbo Hangzhou, Ĉinio.
Ekde 1982 KS estas platformo por junuloj en Azio interŝanĝi kulturojn per Esperanto. Ĝi okazas ĉiujare, organizate laŭvice de junaj esperantistoj el kvar landoj--Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio, kaj fariĝis la plej grava kaj influa junulara Esperanto-aranĝo en Azio.
Ĉijare la temo estas “Junuloj kune por la komuna estonteco de Azio en la AI-epoko.”
La KS-ejo estas en Xiaoshan-distrikto de Hangzhou, kun oportuna trafikrimedo. Oni povas facile atingi la lokon per aviadilo, rapidtrajno kaj metroo.
Kotizo image.png640 kB Vizitu nian paĝaron por plenumi la Aliĝilon.