MeKaRo 2025
Otavaj Esperantistoj invitas vin al MeKaRo 2025

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

Otavaj Esperantistoj invitas vin al MeKaRo 2025, en la ĉefurbo de Kanado, de la 17-a ĝis la 19-a de Majo. Tio okazos dum la Tulipfestivalo kiam la urbo estas plena da florĝardenoj, kiam piediri estas la plej ŝatata okupo.

Aliĝu ĉi tie:
https://sites.google.com/view/mekaro2025/ali%C4%9Dilo

Kio estas Mekaro? 
MeKaRo estas kunveno de Esperanto-parolantoj ĉefe de Kebekio kaj Ontario, kiu okazas ĉiujare dum la longa semajnfino de la Nacia Tago de Patriotoj (Journée nationale des patriotes) maje. Temas pri turisma kaj socia semajnfino. Kutime oni sufiĉe multa promenas kaj vizitas muzeojn aŭ gravajn historiajn lokojn. Ni ne forgesu ankaŭ mencii, ke kutime ankaŭ estas vespera programo!

Ĝi okazas alterne en Kebekio kaj Ontario, ĉiufoje en malsama urbo. Partoprenas ĝin multaj homoj de ambaŭ provincoj sed ankaŭ multaj Usonanoj.

Vidu la liston de antaŭaj gastigantaj urboj en Vikipedio.
Informoj

sites.google.com/view/mekaro2025
guymatte450(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureAndy Blair

Administranto
User profile pictureAndy Blair