58-a Internacia Kongreso de Edukado – Esperanto ILEI
Por instruistoj, kursgvidantoj, universitatanoj kaj interesiĝantoj

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

Међународни образовни Конгрес

International Congress of Education

Congrès International de l’Éducation


en Esperanto
⬇️

Por aliĝi, mendi loĝadon kaj ekskursojn uzu la subajn ligilojn:
Aliĝilo al la kongreso
Loĝinformoj (priskriboj kaj prezoj, paginformoj) 
Turisma oferto (karavano al la UK, ekskursoj, bankedo) 
Programo (provizora)
Por aliaj informoj, demandoj, ktp. sendu mesaĝon al ilei.kongresoj@gmail.com

La kongreso okazos en hotelo Palaco kie oni ankaŭ loĝos kaj manĝos. Je la fino de la kongreso estos busa karavano al Brno por la Universala Kongreso de Esperanto.

Artikolo aperinta en Internacia Pedagogia Revuo (IPR) N° 2025/1 kun aldonaj informoj.

Babilejo de la kongreso ĉe Telegramo


Universitatnivela simpozio – Artefarita intelekto kaj lingvolernado


En ĵaŭdo kaj vendredo okazos universitatnivela simpozio pri la kongresa temo “Artefarita intelekto kaj lingvolernado” malferma por esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj kaj esploristoj pri la temo. La celo estas dialogigi la esperantistan kaj neesperantistan flankojn, kaj konigi Esperanton en scienculaj medioj ekster Esperantujo.


Alvoko al propono por la programo


Eblas proponi programerojn pri pedagogiaj temoj, por la lingva festivalo, por la internacia vespero aŭ pri diversaj temoj. Proponoj havu: 
1. la titolon de la kontribuaĵo;
2. vian kompletan nomon;
3. daŭron de la prezentado;
4. ĉu vi prezentos ĉeeste aŭ rete;
5. du- ĝis maksimume kvin-linian priskribon de la kontribuaĵo;
6. du- ĝis maksimume kvin-linian biografion de vi;
7. vian foton.
Sendu al ilei.kongresoj@gmail.com 



Aldonaj demandoj pri la kongreso:
ilei<ĉe>kongreso.org, serbialigo<ĉe>gmail.com aŭ laslo.az<ĉe>gmail.com

Dosieroj