Dulanda Kongreso de Kanado kaj Usono
Internacia Kongreso de la Nord-Amerika Movado

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

Toronto2025_DK_NASK_webbanner.jpg 609 kB


Dulanda Kongreso 2025


EsperantoUSA kaj la Kanada Esperanto-Asocio tre ĝoje anoncas ke okazos Dulanda Kongreso en Toronto la 11an – 14an de julio, 2025.

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), la plej granda realviva lernejo de esperanto en Norda Ameriko, okazos samloke la semajno antaŭe, la 5an – 11an de julio. Rabato ekzistas por partoprenantoj kiam ili aliĝas al ambaŭ eventoj samtempe. Kontrolu la oficialan 2025 NASK-Paĝon por ĝisdatigoj. Ne-Usonanoj, bonvolu registrigi vin ĉi tie: Toronto NASK Aliĝilo.  Se vi estas Usonano, bonvolu registriĝi vin per la Usona aliĝilo por Toronto NASK ($USD).

KER-ekzamenoj: En-personaj kaj virtualaj KER-ekzamenoj je la B1, B2 kaj C1 niveloj okazos en Toronto la 11-an de julio (fine de NASK, antaŭe la DK). Oni ne devas ĉeesti NASK aŭ la DK por preni KER-ekzamenon. Antaŭa registriĝo necesas; aliĝo estas aparta por la KER-ekzamenoj. Por pliaj informoj, inkluzive de ekzamenkotizo, konsultu: KER-sesioj kaj aliĝilo. Demandojn pri la ekzamenoj sendu al Katalin Kováts. Aliĝu al Toronto KER-ekzmeno ĉi tie: Toronto KER-Aliĝilo.



La Loko


La Dulanda Kongreso kaj NASK okazos ĉe Toronto Metropolitan University, en la Toronto urbocentro. Ĉi tiu loko estas centre situanta kaj facile alirebla per trajnoj, busoj, kaj la flughaveno. Toronto mem havas centojn da rektaj flugoj ĉiutage el la tuta Nordameriko kaj Eŭropo, same kiel la mondo.



DK Programo


La programo estas evoluinta, tamen jam ni povas anonci multajn interesajn prezentojn, ekskursojn, paroladojn, librolanĉojn, muzikajn koncertojn, bankedon, dancon, diskutojn kaj rondan tablon, librofoiron, junularajn kaj infanajn programojn, kaj multajn aliajn. Malsupre estas provizora tagordo (kontrolu la oficialan retejon por ĝisdatigita programo):


Vendredo 11a de julio

  • Ekskurso: CN Tower, Roundhouse Parko, Steamwhistle bierfarojo
  • Infana-Adoleska-Programo: Posttagmeza enkonduko
  • Estrarkunsidoj: Esperanto-USA, KEA
  • KER-ekzmenoj (tuttage): pluraj niveloj
  • Interkona Vespero
  • Junulara Programo: Glacirompa evento, junulara vespermanĝo
  • Nokte: Gufujo


Sabate 12a de julio
:

  • Solena malfermo
  • Ekskurso: Little Canada
  • Infana-Adoleska-Programo (tuttage): Artaj agadoj, tagmanĝo, plaĝa ekskurso, muziko
  • Fulm-prelegoj (5 min. ĉiuj)
  • Programeroj (sube)
  • Librofoiro/bazaro (tuttage)
  • Aŭkcio
  • Arta Vespero
  • Junulara Programo: Urbocentra ekskurso
  • Nokte: Gufujo, Ludejo


Dimanĉo 13a de julio:

  • Ekumena Diservo
  • Infana-Adoleska-Programo (tuttage): amuzaj agadoj, ekskurso
  • Fulm-prelegoj (5 min. ĉiuj)
  • Librofoiro/bazaro (tuttage)
  • Programeroj (sube)
  • Bankedo & danco (kontra-danco?)
  • Vespera festo 
  • Junulara Programo: amuzaj agadoj, ekskurso
  • Nokte: Gufujo, Ludejo


Lundo 14a de julio:

  • Solena Fermo
  • Ekskurso: kvartala promenado, Royal Ontario Museum


Mardo 15a de julio:

  • Ekskurso: Niagara akvofaloj, Toronto insuloj


Programeroj (provizoraj):

La programo daŭre malfermas por akcepti novajn proponojn por eventoj (paroladoj, ekskursoj, prezentoj, atelieroj, muziko, ktp) kaj por fulmprelegoj (5min por pli malgrandaj anoncoj kaj projektoj). Bonvolu plenigi la taŭgan enketon ĉi tie

Jen kelkaj (provizoraj) programeroj planitaj: 

  • La Kanadanaj Zamenhof-familianoj
  • Paneldiskuto: Perspektivoj de Enmigrado inter Usono kaj Kanado
  • Denaskigo de EO-denaskaj parolantoj infanoj 
  • Komerco en Esperanto
  • Paneldiskuto: Libropaĝmarkilo
  • Ateliero: Crafting your esperanto elevator speech (en la angla)
  • Esperantic Studies Foundation Ĝisdatigo
  • Enkonduko de la Libraro Ludoviko
  • Enkonduko de Paralela Universo
  • Esperanto en la AI-revolucio
  • Ateliero: La klasika ĉina ludo Goo
  • Esperanto tra la Amerikoj - nuna statuso
  • Esperanto en Afriko - nuna statuso
  • UEA Ĝisdatigo
  • Alien languages to faerie tongues (en la angla)
  • Usona Bona Film-Festivalo evento
  • EO-Jutubistoj
  • EO@UN Ĝisdatigo: Unuiĝintaj Nacioj 
  • Esperanto muziko
  • Paneldiskuto: Antaŭenigi Esperanton en Nordameriko
  • Indiĝenaj lingvoj en Nordameriko
  • Enkonduko al Tokipono



Loĝado


Loĝrezervado estas aparte de aliĝo al la DK aŭ NASK (vi povas aranĝi vian propran loĝejon ekster la oficiala DK/NASK-loĝejo), uzante la saman aliĝon por DK/NASK. La TMU International Living & Learning Centre Residence estos la oficiala loĝejo de la Dulanda Kongreso kaj NASK kun rabata prezo... tamen, nur limigita nombro da ĉambroj estas haveblaj. Oni proponas fruan registriĝon por akiri ĉambron en la Residence de ILLC, kontraŭ bona prezo kaj samloke kiel la Dulanda Kongreso kaj NASK.

Tamen, ekzistas aliaj loĝejoj disponeblaj. Kontrolu la Loĝado-paĝon en la oficiala retejo:
https://www.toronto2025.net/logado/


Ekskursoj


Toronto ofte estas priskribita kiel la plej multkultura urbo de la mondo, amika urbo kun multaj vidindaĵoj. Tiel, kelkaj ekskursoj estas planitaj kaj dum NASK kaj la Dulanda Kongreso. Aliĝo kaj pago por DK-ekskursoj estas apartaj de DK-aliĝo.

Jen la ekskursoj planitoj dum NASK: https://nask.org/#ekskursoj

Jen provizora listo de ekskursoj planitaj dum la DK:

  • Ekskurso: CN Tower, Roundhouse Parko, Steamwhistle bierfarojo
  • Ekskurso: Little Canada
  • Ekskurso: kvartala promenado, Royal Ontario Museum
  • Ekskurso: Niagara akvofaloj
  • Ekskurso: Toronto insuloj



Nur realvive


Nek 2025 Dulanda Kongreso nek NASK ne estos hibridaj eventoj (nur en-personaj eventoj); tamen iuj prezentoj povas esti afiŝitaj ĉe Jutubo.


Por pliaj informoj


Kontrolu la lastajn anoncojn & detalojn sur: https://www.toronto2025.net