Internacia Esperanto-Instituto
La fondaĵo Internacia Esperanto-Instituto (IEI) estis kreita de Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh en 1930. En la jaro 1933 IEI ekposedis sian propran oficejon ĉe la adreso Riouwstraat 172 en Hago, kie ĝi hejmas ankoraŭ hodiaŭ.

Dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento IEI edukis pli ol 400 Cseh-metodajn instruistojn. Kvardeko el ili migris ĉefe tra Eŭropo, donante kursojn. Dum tiu epoko multaj Cseh-metodaj kursoj kaj konferencoj pri la instrumetodo estis organizitaj en vilao apud la orient-nederlanda urbo Arnhem, la t.n. Esperanto-Domo, kiun la urbestraro disponigis al IEI.

Nuntempe IEI disponas pri diplomitaj Cseh-metodaj docentoj el plej diversaj landoj en la mondo. Ili okazigas kursojn.

Interalie pro tio, ke nuntempe Esperanto estas pli ofte studata aŭtodidakte aŭ pere de interretaj kursoj, la agadoj de IEI prioritate limiĝas al la okazigo de kursoj kaj konversaciaj grupoj. En la Haga oficejo ankaŭ kunvenoj estas organizataj pri temoj rilate al la Esperanto-kulturo.

IEI ankaŭ publikigas librojn, ne nur sur la kampo de la instruado, sed ankaŭ pri la historio de Esperanto. La instituto havas vastan bibliotekon kaj ankaŭ vendas novajn kaj brokantajn librojn en Esperanto.

Krome, IEI subtenas la evoluigon de nova teĥnologio kaj lingvokomputiko i.a. por parolrekonado, tekstanalizo kaj digitigo de tekstoj por Interreto.

Ĝi ankaŭ produktis poŝtelefonan apon por lerni Esperanton.

www.iei.nl
iesperanto(ĉe)versatel.nl
Riouwstraat 172, Den Haag, NL

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureInternacia Esperanto-Instituto


Kunadministranto(j)