Sabate la 3-an de majo 2025 Internacia Esperanto-Instituto organizas aranĝon TAGO EN HAGO.
La aranĝo komenciĝos en Cseh-Domo ĉe la strato Riouwstraat 172 en Hago/Nederlando per komuna lunĉo. Ni ĉe IEI ne ŝparos monon nek penon por prizorgi senpagan, sanigan kaj plifortigan manĝon, por ke ĉiuj partoprenantoj havu forton por sekvi la programon.
Jen la programo de la TAGO EN HAGO:
12.00 – 14.00 Lunĉo
14.00 – 15.30 Vizito de muzeo Panorama Mesdag kun cilinderforma panorama pentraĵo de proksimume 14 metroj pri Hago kaj ĝia ĉe-mara kvartalo Scheveningen en 1881 jaro. La partoprenantoj pagas mem la enirbileton, sed kiel grupo eblas akiri rabaton.
15.30 – 16.00 Vizito en Centro de Vizitantoj de Palaco de Paco, promeno en la cirkaŭaĵo, kie troviĝas inter alie Eterna Flamo de Paco, kolekto de ŝtonoj el ĉiuj landoj de la mondo, Dezirarbo.
16.00 – 17.00 Ripozo kaj babilrondo en Cseh-Domo.
Se estos partoprenantoj, kiuj deziros resti pli longe en Hago kaj eble partopreni en komuna vespermanĝo, ni povas kune iri al elektita restoracio (tion ni povas antaŭe priparoli). Komuna manĝo ne estas parto de la programo, sed eventuala ĝia daŭrigo.
Ĉiuj, kiuj deziras partopreni TAGON EN HAGO, estas elkore bonvenaj. Bonvolu informi nin se vi volas partopreni. Por la bona preparado ni bezonas kiel eble frue scii la kvanton de interesitoj, ĉar ni devas rezervi antaŭe enirbiletojn.
La retadreso de IEI estas esperanto@iei.nl
Espereble ĝis revido en Hago sabate la 3-an de majo 2025.
Ne forgesu, ni petas, ke Cseh-Domo povas samtempe gastigi ĉirkaŭ 20 personojn. Do, gravas frua aliĝo.