Internacia #Esperanto-Invito
La 24-an de majo 2020 la Internacia Esperanto-Instituto festas la 90-an datrevenon de la fondigo.
Andreo Cseh kaj familio Isbrücker postlasis por ni ĉiuj, por la tuta homaro, la Cseh-domon kiu troviĝas en Hago (Nederlando) kaj kiu estas la sidejo de Internacia Esperanto-Instituto.
Pro la koronvirusa krizo kaj limigoj pri la organizado de renkontiĝoj en Nederlando, la planata festo ne povos okazi dimanĉe la 24-an de majo, bedaŭrinde.
Ni tamen invitas vin ĉiujn al la komuna reta festado sabate la 12-an de septembro, tiun tagon ni festos krom la 90-an jubileon de IEI, ankaŭ la 125-an naskiĝdatrevenon de Andreo Cseh. 💚
Vi ankaŭ ĉeestos kaj festos kun ni, ĉu?