Sabate la 4-an de oktobro 2025 okazos en Cseh-domo en Hago, Nederlando, Tago de Tradukado.
Ni renkontiĝos la unuan fojon por komenci la tradukon de la Unua Libro, eldonita de Zamenhof en 1887, al la nederlanda lingvo.
Homoj kiuj bone regas kaj Esperanton kaj la nederlandan lingvon estas elkore bonvenaj.
La libro ĝis nun estas eldonita en la psinteco en la rusa, pola, germana, angla, franca kaj Esperanto. Ni havas bonajn fonttekstojn por la traduka laboro.
Ni komencas je la 12:00 horo per lunĉo, kaj post la lunĉo ni kune laboros pri la tradukado.