74a Kultura Semajnfino
La SarLorLuks-evento

★ Internacia Evento
Kunveno/EventoKurso

Sarlanda Esperanto-Ligo okazigos sian 74an Kulturan Semajnfinon de la 4a ĝis la 7a de julio 2025 en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo. (https://www.kardinal-wendel-haus.de/)

Atentu! Ni festos la unuan fojon en somero!

Atendas vin interesa programo konsistanta el diversaj prelegoj por Esperanto-parolantoj, kursoj por progresintoj kaj komencantoj. En la libroservo de Jean-Luc Thibias vi certe trovos allogan legaĵon kaj esperantaĵojn.

Ni komencos la semajnfinon jam vendrede posttagmeze per via alvojaĝo kaj post la vespermanĝo ni aŭskultos dum bonveniga vespero jam la unuan prelegon kiu gvidos al komuna aktivado. Poste ni kunsidos en etosa rondo en la knajpo (sarlande: vertŝaft').

La sabaton kaj la dimanĉon ni dediĉos al prelegoj, foto-ateliero, kantateliero kun KAJTO lingvokursoj kaj ekskurso en la ĉirkaŭaĵon. 

La kulmino de la Kultura Semajnfino estos  bela, bongusta, (laŭeble plenaera) bankedo kun kradrostaĵoj en gaja etoso sekvita de koncerto de KAJTO.

La aliĝilon vi trovas sube en la dokumentoj apartenantaj al tiu evento.
Dosieroj
Informoj

www.esperanto-sarlando.info
ksf(ĉe)esperanto-sarlando.info
Kardinal-Wendel-Str. 10

Interesiĝantoj

5

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureHENRY Bruno


User profile pictureHeinz-Wilhelm Sprick


User profile pictureBörje Lund

kaj pli...

Administranto