Luminesk' 2025/2026
Internacia silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

LUMINESK’ estas la silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi nun okazos la naŭan fojon kiel Luminesk'.  Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon – lingvokurson, prelegojn kaj diskutgrupojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Partoprenantoj kutime venas el 7 ĝis 8 landoj.

La LUMINESK’-kunvenejo estos la junulara domo de Bingen am Rhein, proksime de la urbocentro. 
La moderna Rhein-Nahe junulargastejo Bingen kun mirinda vido de la Rejna Valo estas proksima al la libertempa areo kaj loka libertempa areo "Park am Mäuseturm" kun sportejoj, skatepark, akva ludejo kaj multe pli. Meze de la UNESKO Monda Heredaĵo de Supra Meza Rejna Valo situas la urbo Bingen kun Kastelo Klopp kaj ĝia fama orientilo, la Musa Turo.

La retpaĝo baldau aktualiĝos.