89a Regiona Staĝo
Semajnfino kun programo instrua, kultura, turisma kaj bonetosa, en nordorienta Francio proksime de Germanio, Luksemburgio kaj Belgio !

InternaciaLokaKurso

Provizora programo
  • Vendrede vespere ekde la 17a : akcepto de la unuaj aliĝintoj, interkona vespero kaj knajpo.
  • Sabate matene : vizito de la fortikaĵo "Hackenberg" sur la linio "Maginot".
  • Sabate posttagmeze kaj dimanĉe matene : kursoj por komencantoj kaj progresintoj kaj "bunta" programo por la spertuloj.
  • Sabate vespere :  koruso "Les voix de l'Est" (La voĉoj de l'Oriento) kiuj kantos en diversaj lingvoj kaj Esperanto.
  • Dimanĉe matene : daŭrigo de la kursoj kaj prelegoj.
  • Dimanĉe postagmeze : Ĝenerala Asembleo de la Esperanto Orienta Federacio.
     Vizito de la urbo Metz, prelego de Marielle Giraud, historistino,  pri « Sur la spuroj de J. Morris, esperantisto, anarkiisto kaj laŭnaturisto, pioniro de ekologio kaj de malkreskado »
  • Dimanĉe vespere : koruso "La chorale révolutionnaire" (La revolucia koruso)  kiuj kantos en diversaj lingvoj kaj Esperanto.
  • Lunde postagmeze : prelego de Patrick Lagrange pri «Kio pri la klimatŝanĝo ?» 

 Okazos ekzamensio de FEI (1a kaj 2a grado) sabate matene aŭ dimanĉe postagmeze.

Dum la tuta staĝo : regiona libroservo kun 700 titoloj kaj libroservo de SAT Amikaro.

La programo estas parte komuna kun la kongreso de SAT-Amikaro
, kiu okazas samtempe ĝis dimanĉe tagmeze. Se vi volas restadi du pliajn tagojn kaj ĝui interesan programon en Vigy ĝis la 27a de majo bonvolu aldoni al la aliĝkotizo 12 € (*).
Informoj ĉi-tie : https://eventaservo.org/e/b38009

 La programo kaj aliĝilo bonvolu elŝuti malsupre (VigyAliĝilo5.pdf). Ĝi aperos en la venonta regiona revuo "la Informilo" kaj sur la retejo esperanto.france.est.free.fr. Ili povas ankaŭ esti petitaj al la tiu-ĉi retadreso : <esperantothionville@laposte.net >.  

Eblos tranokti kaj manĝi surloke, laŭplaĉe.

 Vigy : https://eo.wikipedia.org/wiki/Vigy 

  • La stacidomo de METZ estas 20 km de Vigy.
  • Poste Buso linio 06 METZ al LUTTANGE,   https://www.keolis3frontieres.com/   
    METZ avenue Foch (forveturo) 12a10 (vendrede kaj sab.) 17a20  (vendrede) 18a10  (vendrede kaj sab.)
   VIGY Collège Péguy (alveturo)  12a54                                18a16                     19a05

Dosieroj
Informoj

esperantothionville(ĉe)laposte.net
ADEPPA, Avenue Charlemagne 57640 VIGY

Administranto
User profile pictureHENRY Bruno