Ludo estas ĉiujara evento, kiu okazas en la Esperanto-Stacio en Halbe (iomete ekster Berlino) de 2021 ĝis 2024 (sed en Esperanto nur en 2021). Ĝi estas videoluda semajnfinego, kie ni ludas ĉion, de modernaj ĝis retro-aj ludkonzoloj. Ekzemple, ni ludas VR-n kune kun la Meta Quest 3 kaj multope per la Xbox Series S. Ĝuu 2-opan modernan dancmaton, simile al Dance Dance Revolution. Rilate al retro, ni havas konzolojn de Pong ĝis Nintendo GameCube. Ni ankaŭ havas 4K-projekciilon sur 100-cola ekrano por epopea loka multopa sperto, kiun oni malfacile povas sperti aliloke... speciale en Esperanto!
5-a ĝis 8-a de september 2025 (en Esperanto)
12-a ĝis 15-a de september 2025 (en la angla)
Se vi vere ludemas, vi eĉ povas plani vian vojaĝon por ĉeesti Ludon en ambaŭ lingvoj, kun tranoktado en la Esperanto-Stacio inter la semajnfinoj.
Se vi vere esperantemas, sciu, ke la bonega tabulluda evento
ABELO okazos la 29-an de aŭgusto ĝis la 1-a de septembro 2025 en Berlino, do eblas facile partopreni ABELO-n kaj tuj poste Ludon!