Maratona E-kursaro, IEK-prelegoj
9-a Maratona Esperanto-kurso +++ 37-a Internacia E-Konferenco IEK

InternaciaKurso

Pli da informoj ĉe https://gresillon.org/maratona


  • KURSOJ
    • Frank Lappe (Germanujo) : Ni komencu kune ! Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-A2)
    • Nedeljka Ložajić (Serbujo) « Paroligo inter astroj » (B1-B2)
    • Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo, Hispanujo) : nova kurso pri .... (C1-C2)
    • IEK-36 : Internacia E-Konferenco pri variaj temoj

  • AKTIVAĴOJ
    • Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon  07-06
    • Frank Lappe : Praktika kurso de Unua Helpo (sukurado) 
    • Turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo al : apotekejo Baugé, kastelo Le Lude, dolmeno Pontigné, kastelo Montgeoffroy, ludejo Boule de Fort, ....
    • Libroservo surloke, vidi la liston


Kurso de supera nivelo C1-C2

  • Nova kurso pri UNESKO-Kuriero por gelernantoj kaj por instruistoj por KER-niveloj C1 C2.
  • En ĉi tiu kurso, Dennis Keefe detale montroskiel vi povas utiligi la novajn numerojn de UNESKO-Kuriero, tute en Esperanto, por starigi allogajn, atentokaptajn, pensig-riĉajn, aktuale mondtemajn kursojn en viaj lokaj asocioj kaj kluboj. Jes ja VI. Jam elprovitan en Azio ĉe la Esperanto-Centro de Seulo en Korea (SEK, Lee Jungkee), nun Greziljono relanĉas la ĵus kreitan Kurieran Kurson en Eŭropo (vidu la revuon Esperanto feb. 2018). Post ĉi tiu kurso vi scios ne nur kiel priparoli gravajn temojn rilate UNESKON, vi ankaŭ kapablos starigi similajn kursojn en via urbo, utiligante la principojn de lernanto-centra kursgvidado por plenkreskuloj (vidu la artikolojn pri Andragoio kaj Pedagogio en IPR, 2015-1).
  • Povas partopreni en ĉi tiu kurso Esperantistoj kiuj sufiĉe bone parolas kaj legas Esperanton por priparoli temojn de UNESKO-Kuriero, alivorte kies nivelo de Esperanto estas en la niveloj B2, C1, aŭ C2 en la KER-Sistemo.
  • Dennis naskiĝis en Ilinojso, antaŭe ofte prelegis kaj instruis en Greziljono, iniciatis Lingvajn Festivalojn, aŭtoris la intensivajn BEK-kursojn, kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, lanĉis la Universitaton de Esperanto, evoluigis la projekton Esperanto-Insulo en Hajnano, kaj nun laboras pri la nova projekto Esperanto-Plaĝo en Hispanio. Profesie li estis programestro kaj profesoro je universitata nivelo (Universitato de Illinois, HEC Paris, École Polytechnique, Universitato de Nankino, Ĉinio, kaj Johns Hopkins Universitato). Unu ŝatokupo de Dennis estas vortaroj kaj leksikografio, kaj en 1972, li gajnis la anglan konkurson pri vorto-konado ĉe la Universitato de Arizono, kun 37-jara, rekorda poentaro.



Kurso de meza nivelo B1-B2

  • La kurso « Per perloj al astroj » bonvenigas ĉiujn, aparte kursgvidontojn, kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon kaj alproprigi valorojn de Esperanta kulturo. La kursanoj havu alvenante minimume la nivelon B1. La kurso celas akiri la nivelon B2 ĝis C1 laŭ tiu difino por povi sukcese trapasi B2-nivelan ekzamenon.
  • Per aspera ad astra - proverbis la antikvaj romanoj pri la malfacila vojo al gloraj altoj de sukceso. Tio aplikeblas al la lernado kiel pena laboro survoje al scio kaj kompetento. Ĉu ankaŭ la lernado de Esperanto devas esti dornoplena kiel en la romana proverbo ? Ne nepre. Aŭ : nepre ne. En ĉi tiu kurso ni strebos al B2-nivelaj altoj de lingva kompetento laŭ agrabla kaj ĝua vojo tra la magia mondo de Esperantaj literaturo kaj muziko. Elektitaj perloj de Esperanta kulturo - poemo, novelo, kanto, filmeto, gazeta raporto, faka artikolo - estos la baza materialo per kiu la kursanoj konatiĝos kun kulturaj valoroj de Esperanto kaj samtempe progresigos siajn lingvajn konojn kaj komunikajn kapablojn. 
    La kursanoj lernos kunlabore kaj interage. Ni renkontiĝos kun diversaj kulturaj spertoj el propraj vivoj kaj el la Esperantaj beletraĵoj tra leksika, gramatika kaj enhava analizo de la verkoj, lingvaj kaj interkulturaj ludoj, debato pri elektitaj temoj kaj verkado de eseoj. Abundo da interkulturaj temoj kaj situacioj en Esperantaj verkoj motivigos nin ankaŭ pridiskuti, testi kaj kreskigi nian interkulturan komunikkompetenton.


Kurso de baza nivelo A1-A2 « Ni komencu kune ! »
  • Frank Lappe estas esperantisto el Frankfurto ĉe Majno kaj partoprenanto de la unujara Instruista Trejnado en Poznano pri metodiko de lingvoinstruado. Komence li lernis Esperanton memstare en 2016, sed la unuan kurson li sekvis en Greziljono !
  • Ĉi tiu kurso celas al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
  • La kurspartoprenantoj ne bezonas kunporti lernolibron, la kursmaterialo el diversaj fontoj haveblas dum la kurso. Ni ankaŭ ludos kaj spektos filmojn.
  • La instrua lingvo estos Esperanto ekde la unua tago, ĉar verŝajne la kunkursanoj venos el diversaj landoj. Krom tio, tiel ni tre frue enprofundiĝu en la cellingvon. Ni volas trejni ĉefe nian parolkapablon, sed ankaŭ nian lego- kaj aŭdkomprenon.
  • Ni prepariĝu ankaŭ al la kurso pri medicina Unua Helpo, kiu sekvos je la fino de la semajno.
    Ĝi okazos sendepende de la lingvokurso, sed estas malferma al ĉiuj interesiĝantoj.
Konferenco IEK - proponitaj prelegoj  
 
  • Bert Schumann : 
    • Bliss, logika ideograma skribsistemo
NB : La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) de 1988 ĝis 2019, poste malfondiĝis. IEK 2018 okazis en Greziljono. Ekde 2020, Greziljono daŭrigas tiun tradicion okazigante IEK-ojn pri variaj temoj. La partoprenantoj mem prelegos.


Aktivaĵo : UNUA HELPO

  • Praktika kurso pri (medicina) Unua Helpo (sukurado) por nefakuloj. Helprimedoj al plenkreskuloj kaj infanoj en vivminacaj aŭ malpli danĝeraj ĉiutagaj situacioj. Ni traktas la teorion kaj praktikas ĝin per ekzercoj.
  • Frank Lappe estas agnoskita instruisto pri sukurado (ĝeneralaj kaj specialaj kursoj) kaj ambulanc-sukuristo. Bonvenas Esperanto-parolantoj de ĉiuj lingvoniveloj. Okazos du duontagaj kurspartoj de po 3 horoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono 
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 253 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.
Informoj

gresillon.org/maratona
kastelo(ĉe)gresillon.org
Grésillon

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto