Kulturdomo de Esperanto - Kastelo Greziljono - château de Grésillon
La Kulturdomo Greziljono organizas Esperanto-programon en somero kaj dum la aliaj francaj lernejaj ferioj. Ĝi daŭras unu aŭ plurajn semajnojn. La programo normale enhavas Esperanto-kursojn en du ĝis kvar nivelooj (A2, B1, B2, C1) kaj aliajn aktivaĵojn : prelego, spektaklo, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio), mana ateliero (libro-bindado, masaĝo, manlaboroj por infanoj), sporto (tabloteniso, flugpilko), ludo (societa tabloludo, ŝako, glob-ludo Boule de fort), turisma malkovro (urbo Baugé kaj ĝia regiono, reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro) ktp.

Greziljono serĉas novajn instruistojn, prelegantojn kaj gvidantojn de aktivaĵoj. Greziljono bezonas klubestrojn kiuj instigas siajn lernantojn veni al Greziljono. Vi povas uzi la kastelon por mem organizi Esperanto-eventon aŭ privatan feston.

+33-2.41.89.10.34
gresillon.org
kastelo(ĉe)gresillon.org
Grésillon, 1310 route du Lude, 49150 Baugé-en-Anjou, FR

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureBert Schumann

User profile pictureJannick Huet-Schumann


Kunadministranto(j)

User profile pictureThierry Spanjaard