Turismado en la Luarvalo post la Franca landa kongreso
Post-kongreso en Greziljono post la Kongreso de Esperanto France

Internacia

Post-kongreso en Greziljono 

Ni invitas vin pasigi aldonajn tagojn (9-13 junio) en la regiono por konatiĝi kun la historia kaj kultura heredaĵo de la fama Luar-Valo. Ni transportos vin de Nantes ĝis Greziljono kaj al la ekskursceloj. Vi dormos kaj vespermanĝos en la Esperanto-kastelo Greziljono. Dum 3 plenaj tagoj, vi vizitos kastelojn, urbojn kaj muzeojn. Por konsulti la programon, prezojn kaj detalojn de la ekskursoj, klaku sur le titolojn ĉi-sube.

  •  lundon, la 10an de junio : Angers
  •  merkredon, la 11an de junio : Langeais kaj Azay-le-Rideau
  •  ĵaŭdon, la 12an de junio : Montgeoffroy kaj Plessis-Bourré
  •  prezo inter 400 € kaj 500 €
  •  Kastelo de Angers kun tapiŝaro de Apokalipso
  •  Muzeo Jean Lurçat kun moderna tapiŝaro
  •  Katedralo kaj malnova urbo de Angers
  •  Kastelo de Langeais
  •  Tagmanĝo en restoracio
  •  Kastelo de Azay-le-Rideau
  •  Kastelo de Montgeoffroy
  •  Kastelo de Plessis-Bourré
  •  Vizito de Baugé

Informoj

kongreso2025.esperanto-france.org...
kastelo(ĉe)gresillon.org
1310 route du Lude

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto