Sepa Verda Naturisma Semajno en Greziljono
La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio.

Kunveno/Evento

La Verda Naturisma Semajno estas naturisma evento inkluzivanta kursojn kaj amuzoj en unu el la ĉefaj Esperantistaj lokoj en Francio. La Verda Naturisma Semajno okazos de vendredo, 14-a de aŭgusto 18h, ĝis ĵaŭdo, 20-a de aŭgusto 2026 matene.

En 2026 okazos la Sepa Verda Naturisma Semajno, kunorganizita de INOE kaj la Esperanto-Kulturdomo, ekde 2020. En 2026, ni antaŭvidas bonegan restadon kaj instrusesion dum tiu semajno en la Kastelo Greziljono, en Francio.




La 2026 programo de la Verda Naturisma Semajno inkluzivos: 




Kursoj kaj prelegoj
  • Kursoj por komencanta (de Thierry Spanjaard) kaj progresanta niveloj (de Didier Loison). 
  • Angla konversacio (de Jeremy Bass)
  • Germana konversacio (de Bert Schumann

Aliaj aktivaĵoj
  • Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon,
  • Ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo, en la belega kaj alloga Luarvalo,
  • Vizito al loka naturismejo Nat Anjou,
  • Ĉevalrajda’nu’do kun Sébastien Bard
  • Ŝakludo kaj petanko kun Jeremy Bass
  • Ludoj, sportoj, ktp.
  • Koncertoj, kantoj, laŭ la talentoj de la partoprenantoj,
  • Prelegoj por vivigi la vesperojn,
  • Libroservo surloke.

Pli da detaloj baldaŭ aperos sur la retejo de la Kastelo Greziljono