Internacia Naturista Organizo Esperantista
INOE - Internacia Naturista Organizo Esperantista
Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE) estas faka asocio kunlaboranta kun Universala Esperanto-Asocio.
 
La asocio estis fondita en 1961 por kunigi kaj disvolvigi naturismon kaj esperanton. Ĝi kunligas naturistajn esperantistojn kaj publikigas ĝian bultenon "Naturista Vivo" kvarfoje jare.
 
La celoj de la asocio inkluzivas:
. Esti ligilo inter esperantistaj naturistoj, ĉefe danke al la asocia bulteno, kaj disponigi al ili oportunecon renkonti kaj ĝoji komunajn aktivecojn kun aliaj esperantistaj naturistoj,
. Subteni naturistajn valorojn: « naturismo estas maniero vivi harmonie kun naturo, esprimita per socia nudeco, rilatanta kun memrespekto, toleremo de malsamaj opinioj kaj respekto de la medio » (laŭ la difino de INF-FNI),
. Subteni esperantistajn valorojn: labori por paco tra la mondo danke al Esperanto, komuna neŭtrala lingvo kiu inkluzivas respekton por ĉiuj individuoj kaj kulturoj, subtenon al homaj rajtoj kaj rajto por kultura diverseco,
. Helpi la disvastigon de naturistaj valoroj kaj praktiko inter ĉiuj esperantistoj,
. Helpi la disvastigon de esperantistaj valoroj kaj praktiko inter  ĉiuj naturistoj. 

https://www.esperanto-naturismo.org 

www.esperanto-naturismo.org
naturista.vivo(ĉe)gmail.com

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureThierry Spanjaard


Kunadministranto(j)