Ekskurso al naturista plaĝo dum la IJK
Dum la IJK en Tiana, INOE proponos ekskurson al apuda naturista plaĝo en Badalono.

Kunveno/Evento

La 82-an Internacia Junulara Kongreso (IJK) organizita de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) okazos en Tiana, en Katalunio de la 9-a ĝis la 16-a de Aŭgusto 2026. Dum tiu evento, INOE proponos ekskurson al apuda naturista plaĝo en Badalono. 




La Conreria disponigos al la partoprenantoj de IJK larĝajn eksterajn spacojn, naĝejon, teatrejon, sportejon, belajn vidaĵojn de la Mediteraneo kaj naturan ĉirkaŭaĵon en kiu eblos promeni. Proksime al Tiana troviĝas ĉemaraj vilaĝoj kaj urboj kiel Montgat, Mataró aŭ Badalona, kaj 10 kilometrojn sude etendiĝas Barcelono. En Katalunio Esperanto floras, kaj la junuloj kreskigis de antaŭ kelkaj jaroj unu el la plej viglaj Esperanto-junularoj en Eŭropo. 

La tuttaŭga loko de la evento ebligos nin proponi ekskurson al naturista plaĝo en Badalono. 

Pli da detaloj aperos poste en la INOE-a retejo.