INOE-a partopreno en la Movada foiro dum la 111-a UK en Graz
17:30 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Vieno
Elekti horzonon
La Movada Foiro okazos sabate, la 1-an de Aŭgusto 2026, je 17:30, en la kongresejo de la 111-a Universala Kongreso en Graz.

Kunveno/Evento

La Movada Foiro okazos sabate, la 1-an de Aŭgusto 2026, je 17:30, en la salono Steiner, en la kongresejo de la 111-a Universala Kongreso en Graz. 



La Movada Foiro estas unu el la plej viglaj kaj buntaj momentoj komence de la Universala Kongreso (UK). Dum la 111-a UK en Graz, ĝi denove funkcios kiel granda renkontejo de la Esperanto-movado, kie organizoj, kluboj, projektoj kaj iniciatoj prezentos siajn agadojn al la kongresanoj. Dum la Movada Foiro, ni havos unikan okazon videbligi naturismon ene de la internacia Esperanto-movado. Multaj kongresanoj ankoraŭ malmulte konas la ekziston de Esperanto-naturismo aŭ havas nur tre ĝeneralajn ideojn pri ĝi.

Ni klarigos pri naturismo kaj ĝia rilato kun Esperanto. Ni ankaŭ anoncos niajn estontajn agadojn kaj proponos al kongresanoj aliĝi en ili. Nia ĉeesto en la Movada Foiro ankaŭ kontribuas al la ĝenerala diverseco de la UK. Naturismo reprezentas temojn kiel toleremo, korpa akcepto, proksimeco al naturo kaj internacia amikeco — valoroj kiuj bone harmonias kun la humanisma spirito de Esperanto.
Informoj

www.esperanto-naturismo.org/post/...
naturista.vivo(ĉe)gmail.com
Sparkassenplatz 1-3, 8010 Graz, Aŭstrio

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto