Semajnfino en Genezo
Restado en Naturista centro La Genese, Francio.

Kunveno/Evento

ANP (Association Naturiste Phocéenne – Naturista Foceana Asocio) kaj interreta forumo Vivre Nu (Vivi nude) organizos sian ĉiujaran renkontiĝon en Genezo (http://www.lagenese.com), Francio, dum la longa Ĉieliro semajnfino, de la 14-a ĝis la 17-a de Majo 2026.

INOE ĝoje partoprenos en la evento kaj proponos enkondukon al Esperanto por naturistoj. 



Se vi neniam partoprenis, jen kelkaj detaloj: ĉiujare, jam de pli ol 10 jaroj, grupo da naturistoj el tuta Francio kaj kelkaj eksterlandanoj renkontiĝas en la ravino de Cèze dum la longa Ĉielira Semajnfino. 

Ĉiu administras sian propran rezervadon aŭ komunan loĝejon memstare, kaj post tie, partoprenantoj kiuj deziras povas organizi kaj/aŭ partopreni agadojn (marŝado, korpopentrado, pétanque, molky, enkonduko al Esperanto, ktp.) aŭ simple nenifarado ĉe la naĝejo aŭ rivero.




Vespere ni renkontiĝas en komuna loko apud Barlaba por manĝo en stilo “hispana gastejo”, kie ĉiuj alportas ion por manĝi aŭ trinki, krom sabate vespere kiam manĝo estas organizita, ĝenerale de la restoracio kaj, ĉi-jare denove, ĝi estos sekvata de koncerto.



Detaloj pri rezervado de loĝejoj en Genezo aperos poste ĉi tie. 
Informoj

www.esperanto-naturismo.org/post/...
naturista.vivo(ĉe)gmail.com
La Genese, Rte de la Genèse, 30430 Méjannes-le-Clap

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto