Naturista ekskurso dum la Franca nacia Esperanto-kongreso
14:30 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
INOE proponos ekskurson al naturista plaĝo okaze de la Franca nacia Esperanto-kongreso en Hérouville Saint-Clair

Kunveno/Evento

La Franca nacia Esperanto-Kongreso okazos en Hérouville Saint-Clair en Normandio, de la 22-a ĝis la 25-a de Majo 2026. Ĉar Hérouville, apud Caen, estas sufiĉe proksima de la marbordo, INOE proponos ekskurson dimanĉe posttagmeze al la apuda naturista plaĝo. 




La plaĝo de la Redoute en Merville Franceville estas oficiala naturista plaĝo. Ĝi estas facile atingeble de la kongresejo per aŭtomobilo aŭ per publikaj transportrimedoj. 

La ekskurso okazos dimanĉon la 24-an de Majo de la 14:30 ĝis la 19:00. Ni rendevuos en la halo de la kongresejo. 

Detaloj pri la eksurso aperas en la INOE-a retejo.







📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉