La Tutmonda Nuda Biciklado (WNBR - World Naked Bike Ride) okazos en Berlino unuafoje dimanĉon la 9-an de Aŭgusto 2026. Ĉiujare, dum la Tutmonda Nuda Biciklado, en urboj tra la mondo, homoj biciklas nude por festi bicikladon kaj la homan korpon. La veturelekto montras la vundeblecon de biciklantoj sur la vojo kaj estas protesto kontraŭ la aŭtokulturo.
La evento estas manifestacio por naturismo, toleremo, diverseco, ktp. laŭ la organizantoj en Berlino. Ĉar valoroj de Esperanto intersekcias kun tiuj de naturismo, indas formi grupon da esperantaj partoprenatoj en la Berlina Tutmonda Nuda Biciklado kaj manifestacii nude sub la Verda Standardo.