Iomete da ĉio en ĉi tiu pli altnivela, maratona kurso. Se vi jam bone lernis Esperanton, vi ŝatos ĝin. Dum niaj dek tagoj ni tuŝos plurajn temojn kiuj rilatas Esperanton laŭ vorta vidpunkto, laŭ gramatika vidpunkto, laŭ sintaksa vidpunkto. Kaj ni tuŝos plurajn literaturajn temojn, ekvidante multajn grandajn verkojn en Esperanto. Kaj historion de Esperanto, per ĝiaj gazetoj, utiligante la vastan retan bibliotekon BitArkivo.org. Ni ankaŭ lernos pri instruado de lingvoj, kaj pri kiel allogi homojn al novaj ĉeestaj Esperanto-kursoj. Vi povos utiligi viajn novajn sciojn por plifortigi vian lokan klubon de Esperanto, kaj kompreneble lerni Esperanton pli profunde, laŭ pluraj vidpunktoj. Ni utiligos plurajn verkojn kiuj preskaŭ ĉiuj libere, senpage disponeblas sur la interreto, do vi ne bezonos kunporti vian PIV, REVO, PREVO, PAG kaj PMEG, aŭ la Manlibron pri Instruado de Esperanto. Ni profundiĝos en vorto-studojn, kaj ankaŭ lernos uzi lingvo-korpusojn kiel Tekstaro.com. Mi, Dennis, estos via kursgvidanto, kaj kiel tio, mi dirus, ke vi ankaŭ povas prezenti kaj prelegi dum niaj lecionoj se vi tiel volas, partoprenante kiel krom-instruisto.
Dennis naskiĝis en la subŝtato Ilinojso, en Usono. Li ofte prelegis kaj instruis en Greziljono, iniciatis Lingvajn Festivalojn, aŭtoris la intensivajn BEK-kursojn, kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, lanĉis la Universitaton de Esperanto, evoluigis la projekton Esperanto-Insulo en Hajnano, kaj nun laboras pri la nova projekto Esperanto-Plaĝo en Hispanio. Profesie li estis programestro kaj profesoro pri la angla dum kelkaj jaroj, kaj ekde 1999, pri merkatiko je universitata nivelo (Universitato de Illinois, HEC Paris, École Polytechnique, Universitato de Nankino, Ĉinio, kaj Johns Hopkins Universitato). Unu ŝatokupo de Dennis estas vortaroj kaj leksikografio, kaj en 1972, li gajnis la anglan konkurson pri vorto-konado ĉe la Universitato de Arizono, kun 37-jara, rekorda poentaro.
Por blindaj kursanoj, Dennis provos anticipe laŭtlegi siajn tekstojn kaj registri sondosierojn.
Cetere, legu pri Andragogio kaj Pedagogio en IPR, 2015-1 kaj aŭskultu prelegon.
Kurso de meza nivelo B1-B2 « Paroligo inter astroj »
Nedeljka Ložajić estas instruisto pri Esperanto el Beogrado. Ŝi esperantistiĝis en la jaro 1973 kaj ekzameniĝis je B kaj C niveloj kadre de Serbia E-Instituto. Ŝi partoprenis unujaran instruistan trejnadon en Universitato Adam Mickiewicz en Poznano dum la jaroj 2023-2024. Ŝi plurfoje gvidis E-kursojn ĉeeste kaj rete. Junaĝe ŝi perdis vidpovon. Nun ŝi estas prezidanto de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj kaj vicprezidanto de Serbia E-Ligo. Profesie ŝi estas psikologo kaj dum du jardekoj ŝi laboris kiel bibliotekisto en Nacia biblioteko de Serbio.
Dum la Maratona kurso ĉefe estos uzata aŭdkomprena metodo. Ĉefa celo estas de la kurso estas paroligi la kursanojn kaj riĉigi ilian vortprovizon pere de interagaj ekzercoj kaj ludoj. Estos priparolataj diversaj temoj ekde la kulturaj, sociaj, popularsciencaj ĝis la movadaj. La lernomaterialoj estos diversspecaj : eltiraĵoj el E-literaturo, E-revuoj, temvortaroj ktp. Ŝia ŝatokupo estas muziko kaj ŝi volonte instruos al interesiĝantoj kelkajn E-kantojn.
Kurso de baza nivelo A1-A2 « Ni komencu kune ! »
Frank Lappe estas esperantisto el Frankfurto ĉe Majno kaj partoprenanto de la unujara Instruista Trejnado en Poznano pri metodiko de lingvoinstruado. Komence li lernis Esperanton memstare en 2016, sed la unuan kurson li sekvis en Greziljono !
Ĉi tiu kurso celas tutkomencantojn aŭ al personojn, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
La kurspartoprenantoj ne bezonas kunporti lernolibron, la kursmaterialo el diversaj fontoj haveblas dum la kurso. Ni ankaŭ ludos kaj spektos filmojn.
La instrua lingvo estos Esperanto ekde la unua tago, ĉar verŝajne la kunkursanoj venos el diversaj landoj. Krom tio, tiel ni tre frue enprofundiĝu en la cellingvon. Ni volas trejni ĉefe nian parolkapablon, sed ankaŭ nian lego- kaj aŭdkomprenon.
Ni prepariĝu ankaŭ al la kurso pri medicina Unua Helpo, kiu sekvos je la fino de la semajno. Ĝi okazos sendepende de la lingvokurso, sed estas malferma al ĉiuj interesiĝantoj.
Konferenco IEK - proponitaj prelegoj
Dennis Keefe
Esperanto-Insulo en Ĉinio, Esperanto-Plaĝo en Hispanio : Kiel povas sukcesi ĉeesta kurso de 8 horoj ĉiutage, sestage ĉiusemajne, dum unu monato, dum du monatoj ?
Esperanto povas esti tutmonda lingvo, sed ĉu la ĉina ? Konkludo : neniam. La ĉina lingvo, eĉ en ĝia simpla skribo-formo, pinjino, estas tro malfacila al ne-ĉinoj. Mi montros kial.
La centjariĝo de la nacia konkurso pri literumado en Usono : The National Spelling Bee. Kio ĝi estas ? Simila konkurso okazas en Francio, kaj eks-instruisto de la Kastelo gajnis ĝin, rekorde. Ĉu rilato kun Esperanto ?
Lingva Festivalo, Lingva Evento. Kio ili estas, kaj kial ili sukcesas por altiri novajn lernantojn de fremdaj lingvoj, inkluzive Esperanton ?
1500 horoj de Esperanto-instruado en Azio : Barato, Japanio, Koreio kaj Ĉinio. Strato-kursoj, movado-kursoj, mezlernejaj kaj universitataj kursoj. Kion mi faris ? Kiel mi instruis ? Kion lernis la gelernantoj ? Kion mi mem lernis ?
Merkatiko : la arto kaj scienco informi, komuniki, reklami, varbi kaj vendi. El kio ĝi konsistas ? Kiaj partoj de Merkatiko povas aplikiĝi al la Esperanto-movado ?
Nedeljka Ložajić :
Tradicia kaj scienca aliro al sonĝoj
Afabla kaj agrabla kontakto kun vidhandikapitaj personoj
Sophie Renault : Ateliero pri brajlo kaj informadiko por blinduloj
Violetta de Filippo : Simone de Beauvoir, bonedukita junulino, filozofino, liberamantino
Andreas Diemel : Mia ĵusa pilgrima vojaĝo al Romo kun IKUE
Otto Prytz : Karakterizo de la infinitivo ĝenerale kaj la Esperanta infinitivo speciale
Aliaj prelegantoj kaj prelegoj afiŝiĝos poste. Ankaŭ vi mem povas prelegi.
NB : La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) de 1988 ĝis 2019, poste malfondiĝis. IEK 2018 okazis en Greziljono. Ekde 2020, Greziljono daŭrigas tiun tradicion okazigante IEK-ojn pri variaj temoj. La partoprenantoj mem prelegos.
Aktivaĵo : KONGRESO DE BLINDULOJ
La kunvenoj de la 89-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazos precipe posttagmeze.
Ne hezitu proponi vian programeron al la kongres-organizantoj.
Bonvenas Esperanto-parolantoj de ĉiuj lingvoniveloj.
Pli da informoj afiŝiĝos poste.
07-01 10h vizito de Apotekejo Hôtel Dieu en Baugé
07-02 14h30 vizito de Vera Kruco en kapelo Girouardière en Baugé
07-02 16h30 vizito de muzeo de skulptisto Jules Desbois en Parçay-les-Pins
Aktivaĵo : UNUA HELPO
Praktika kurso pri (medicina) Unua Helpo (sukurado) por nefakuloj. Helprimedoj al plenkreskuloj kaj infanoj en vivminacaj aŭ malpli danĝeraj ĉiutagaj situacioj. Ni traktas la teorion kaj praktikas ĝin per ekzercoj.
Frank Lappe estas agnoskita instruisto pri sukurado (ĝeneralaj kaj specialaj kursoj) kaj ambulanc-sukuristo.
Bonvenas Esperanto-parolantoj de ĉiuj lingvoniveloj. Okazos du duontagaj kurspartoj de po 3 horoj.
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
Ĉioinkluziva prezo por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 253 €).
Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.