46-a Renkonto de Esperanto-Familioj (REF)
La 46-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj

InternaciaLokaAlia


La 46-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj

Trankvilo kaj ripozo en kastelo meze de granda parko



Ni kore invitas ĉiujn familiojn, kiuj hejme uzas Esperanton, al la 46-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 21-a ĝis la 31-a de julio 2025, en Greziljono, Francujo

Ĝeneralaj informoj


Datoj: de lundo, la 21-a de julio ĝis ĵaŭdo, la 31-a de julio 2025


Alveno: lundon, la 21-an de julio, ekde la 16-a horo. La unua manĝo estos la vespermanĝo.

Foriro: ĵaŭdon, la 31-an de julio. La lasta manĝo estos la matenmanĝo. La ĉambrojn oni liberigu ĝis la 10-a horo.

Loko: Baugé aŭ Baugé-en-Anjou, Francujo,
47°33′N 00°06′W


Baugé (elparolu Boĵe) estas urbeto en okcidenta Francujo, en la historia regiono Anĵuo. Baugé havas proksimume 10 000 loĝantojn. La loka konstrumaterialo estas 'tuffeau', sableca kreto helflava, el la Luarvalo. La distanco inter Baugé kaj Parizo estas estas 280 kilometroj.

La ejo:
Esperanto-Kulturdomo, kastelo Greziljono, 47°57'14.4"N 0°08'09.1"W


Maison Culturelle de l'Espéranto, 1310 route du Lude - Grésillon, 49150 Baugé-en-Anjou, Francujo.

Greziljono situas je 2 km de la urbocentro, atingeblas aŭte laŭ strato aŭ piede laŭ verda vojo (pieda-bicikla). La kastelo situas sur 18-hektaro tereno, kie la infanoj povos libere ludi. La tuta ejo estas rezervita nur por ni esperantistoj. REF jam okazis ĉi tie en 2003, 2008, 2013 kaj 2023.




La kastelo havas 25 dormĉambrojn kun 1 ĝis 5 litoj. Ĉiu ĉambro havas bankuvon, ofte bideon. Necesejoj kaj duŝoj troviĝas en la koridoroj. 


Sur la herbejo vi povas dormi en via tendo aŭ ruldomo. Necesejo, lavkuvoj kaj duŝoj troviĝas en kampadeja sanitara domo. 

Kotizoj

por 10 tagoj  plenaĝulo    infano 
Manĝoj |   🥄 | 🥄
– duona tarifo (por REF-familioj) | 125 € | 125 €
– normala tarifo (por REF-patronoj) | 250 € | 125 €
Loĝado en kastela lito |   🛏 | 🛏
– lito en ajna ĉambro (REF-flekseblo) |   90 € |   45 €
– lito en 3-4-lita ĉambro | 140 € |   70 €
– lito en 2-lita ĉambro | 190 € |   95 €
– lito en 1-lita ĉambro | 270 € | 135 €
Loĝado en propra tendo |   🎪 | 🎪
– tendo sen elektro |   50 € |   25 €
– tendo kun elektro |   70 € |   35 €
Programo |   🛴
– ekskursetoj |   50 € |     0 €
Krompago |   🧭
– aliĝo aŭ pago post la 1-a de junio |   50 € |     0 €
Rimarkoj

  • Post la aliĝo, bonvolu pagi la tutan sumon antaŭ la 1-a de junio 2023, se vi volas eviti la krompagon.
  • La kastelo havas ĉambrojn tre diversajn. Kiu mendas liton laŭ tarifo flekseblo, dormos en ajna ĉambro: eble sola, eble kun alia familio. Prioritaton havu familioj kun et-infanoj. Pli grandaj infanoj eble loĝos en knabina/knaba ĉambroj.
  • Hundoj bonvenas, sed ili ne eniru la konstruaĵojn.
  • Kunportu viajn man-ban-tukojn. Littukojn ricevos tiu, kiu mendis liton.
  • Kunportu vian kutiman bebomanĝon, se via infaneto ne jam akceptas tion, kion manĝas la pli aĝaj infanoj.


Programo


Por niaj kutimaj programeroj kiel kantado, manlaboroj, ludoj, kursetoj, akvobatalo ktp. eblas uzi la sekvajn lokojn en Greziljono:
  • biblioteko, salono kaj 2 manĝejoj en la kastelo por ludoj
  • salono Zamenhof por spektaklo, ekz. koncerto de Birke kaj Bertilo
  • 2 klasĉambroj kaj Trinkejo en la kromdomoj por kursetoj kaj manlaboroj
  • pilkoj kaj aliaj ludiloj en klaso B
  • tabloteniso sub hangaro, volejbalejo ĉe olda kverko
  • baseno kun rivera akvo, lageto kun boateto
  • kelkaj bicikloj diversgrandaj en biciklejo por mallongaj ekskursoj


Ekster Greziljono proponiĝas la subaj programeroj (ekstraktitaj el tiu paĝo):
  • urba ekstera naĝejo kun toboganoj en Baugé - 2 km piede laŭ verda vojo
  • urba interna naĝejo kun tobogano en Beaufort, naturaj banlagoj en Fontaine-Guérin kaj Malagué - 20 min aŭte, 1 h bicikle
  • dolmeno de la kovrita ŝtono el neolitiko en Pontigné - 2 km piede aŭ bicikle
  • kastelo, apotekejo, eksmonaĥejo en Baugé – 2-5 km piede aŭ aŭte aŭ bicikle
  • tradicia globoludejo en Baugé, Saint-Martin aŭ Pontigné – 2 ĝis 5 km piede aŭ aŭte
  • zoo klasika en La Flèche, zoo troglodita en Doué-La-Fontaine - 20 aŭ 60 km aŭte
  • arbogrimpado kaj inkopafado en Brion - 14 km aŭte
  • amuzparko bana 'L’Étang' en Brissac - 42 km aŭte
  • amuzparko planta 'Terra Botanica' en Angers - 45 km aŭte
  • multaj kasteloj ĉe rivero Luaro - 30 min ĝis 2 h aŭte (konsultu tie.)