Karstaj tagoj estas Esperanto-renkontiĝo kun
longa tradicio. La evento ĉi-jare revenas post 12 jaroj (lastan fojon ĝi okazis
en 2013).
Triesto atendas vin, deziranta prezenti sian unikan teritorion. Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj esperas, ke vi havos agrablan tempon kun ni! Bonvolu
aliĝi al Karstaj tagoj inter la 26-a kaj la 28-a de septembro 2025.
Bonvenon!
Kio atendas vin?
-
ekskursoj sur altebenaĵo Karsto en Italujo kaj proksime de Slovenujo
-
prelegoj pri Karsto kaj karstaj fenomenoj kaj klarigoj surterene de fakulo
- vojaĝado per funikulara tramo
- interkona vespero