Ĉu vi volas partopreni mojosan festivalon en
Sudfrancio kaj ĝui buntan
muzikan programon? Ĉu vi volas esperantumi dum tuta semajno kaj festumi ĝis la nokto, nokto fin’? Ĉu vi ne povas vojaĝi ĝis Indonezio por partopreni la IJK-n?
Venu al FESTO!
Post pli ol dekjarlonga paŭzo, FESTO revenas. Ĝi okazos de la
17-a ĝis la 24-a de aŭgusto en Moissac, Francio. Ĝin organizas la
Junulara Esperanta Franca Organizo (
JEFO) kun muzika programo aranĝita kun
EUROKKA. Sekvu niajn progresojn kaj la informojn ĉi tie kaj
Telegrame!
FESTO okazos en la
metilernejo en la bela urbeto Moissac, proksime de Tuluzo. Koncertoj,
naĝejo, somera etoso, ĉu vi bezonas pli?
La
aliĝilo jam pretas! Vi havos apartan rabaton se vi aliĝas antaŭ la fino de la
Junulara E-Semajno (JES). Ne maltrafu vian ŝancon!