Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
znakic.jpg 24,4 kB
Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista ekzistas ekde la jaro 1910.
Nia revuo, Espero Katolika, estas la plej malnova, daŭre aperanta E-revuo.

Niaj agadoj estas plurflankaj, plurvariaj, plurspecaj, sed ili estas ĉiuj manieroj por realigi ĉi tiujn celojn:

a)  plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo” (Evangelio laŭ Marko, ĉapitro 16a, versiklo 15);

b)  montri la unuecon de la Eklezio uzante la internacian lingvon en ĝia liturgio kaj apostola agado;

c)  kontribui al realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo;

d)  strebi “por ke ĉiuj estu unu” (Joh 17:21).

www.ikue.org/
ikue.reto(ĉe)gmail.com

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureIKUE


Kunadministranto(j)