ZAT 2025
La tradicia Zamenhofa Aranĝo Toskana en Pisa ĉijare kombiniĝas kun Metiseminario por Ĵurnalistoj

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

004 palazzo-ugolino.jpg 81,6 kB
Prelegoj, promenoj, kunvivado kunĝuado en Esperanto tra historia urbo.
Al la tradicia ZAT aldoniĝas ĉi-jare antaŭa Metiseminario kaj posta Nacia festo de sendependiĝo de Pola Respubliko. La unua havas apartan koston, al la dua estas senpage invitataj resti ĉiuj ZAT-anoj.
Kaj la lecionoj del meti-seminario kaj la prelegoj de ZAT okazos en "Sala Regia" (Reĝa salono) de la Urbodomo de Pisa, Palazzo Gambacorti, via degli Uffizi 1, 4a etaĝo.
La loĝado de la partoprenantoj estas ĉe Htel Leonardo, via Tavoleria 17, Pisa.
La manĝoj estos ĉe la restoracio Cibo e Fantasia, piazza Dante ang. via del Collegio Ricci, Pisa


La programo.

 Seminario “Come fare il giornalista (Metiseminario)


 Merkredo 19-a de novembro
1500-1930 | “Come fare il giornalista” (Marco Gasperetti, Massimo Ripani)
Enkonduko al la mondo de ĵurnalismo, kun aparta atento al la strukturo de la ĵurnalo, la ŝlosilaj roloj kaj la graveco de informado en la socio.
  • La strukturo kaj la funkciado de redakcio
  • Profesiaj roloj en ĵurnalismo
  • La etiko kaj la respondeco en la informado
2000-2130 | Vespermanĝo
   
Ĵaŭdo 20-a de novembro
0900-1300 | “Come fare il giornalista” (Marco Gasperetti, Massimo Ripani)
Kiel transformi ideon en klaran, efikan kaj kredindan skriban artikolon, atentante la bazajn teknikojn intervjui.
  • De la novaĵo ĝis la strukturo de l' artikolo
  • Intervjuaj teknikoj por kolekti la informojn
  • Skribi por la preso kaj por la reto
1300-1400 | Tagmanĝo
1430-1900 | “Come fare il giornalista” (Marco Gasperetti, Massimo Ripani)
Kiel ekorganizi gazetaran servon, krei efikajn gazetarajn komunikojn, administri profesiajn rilatojn en amaskomunikado.
  • La gazetara komuniko: enhavo kaj stilo
  • Starti kaj konservi rilatojn kun la ĵurnalistoj
  • Monitori kaj taksi la atingokapablo de komuniko
2000-2130 | Vespermanĝo
2100-2400 | Surplaca koncerto kun "Dancontaj musoj el Francujo"

Vendredo 21-a de novembro
0900-1300 | Metiseminario “Come fare il giornalista” (Marco Gasperetti, Massimo Ripani)
Strategia uzo de la ciferecaj teknologioj kaj sociaj retoj por plifortigi ĵurnalismon kaj institucian komunikadon.
  • Sociaj retoj kiel ilo por disvastigo kaj dialogo
  • Ciferecaj rimedoj por esplorado kaj konfirmo de la novaĵoj
  • Platformoj por administradi de gazetara servo
1300-1400 | Tagmanĝo
1400-1630 | Promenado tra la urbo Pisa, unua parto.

 ZAT 2025


1400-1630 | Promenado tra la urbo Pisa, unua parto.
1630-1730 | Urbodomo: Malfermo de ZAT 2025, kun lokaj aŭtoritatoj
1730-1900 | Urbodomo (Reĝa salono): prelego “Franz Kafka kaj la Metamorfozo” (Mauro Nervi)
2000-2130 | Vespermanĝo
2100-2400 | Renkontiĝo (Hotelo Leonardo) kun Piero Nissim kaj lia muziko

Sabato 22-a de novembro
0900-1000 | ZAT 2025: “BEA – lerni vojaĝante per Erasmus-subvencioj” (Anna Carrera)
1000-1100 | ZAT 2025: “Nepalo kaj Butano tra miaj okuloj” (Raia Androvka)
1100-1200 | ZAT 2025: “La sperto ĉe la baza lernejo de Verdello” (Nadia Dobetti, Maria Carla Galizzi kaj  Antonella Pignatiello)
1200-1300 | ZAT 2025: “50 jaroj de verda eldonado” (Bruĉjo Kasini)
1300-1400 | Tagmanĝo
1400-1600 | Promenado tra la urbo Pisa, dua parto.
1600-1700 | ZAT 2025 “ILEI kaj ĝia kongreso en Beogrado" (Roberto Guido Tresoldi)
1700-1800 | ZAT 2025 “Dek matematikaj kuriozaĵoj” (Luca Coslovich)
1800-1900 | ZAT 2025 “De ideo ĝis papero” (Massimo Ripani)
2000-2130 | Vespermanĝo
2100-2400 | Surplaca koncerto kun JoMo, la mita guiness-kantisto

 Dimanĉo 23-a de novembro
0930-1230 | ZAT 2025: Pisa: vizito al la Muzeo pri kalkul-instrumentoj de la Universitato, 
1300-1500 | ZAT 2025: Granda Zamenhofa Bankedo (Restoracio  Cibo e fantasia, piazza Dante Alighieri)

Nacia festo de sendependiĝo de Polujo
Narodowe Święto Niepodległości

Kunlabore kun la Honora Konsulo en Florenco de Pola Respubliko, Stefano Barlacchi
1600-1730 | “Doktoro Esperanto” (Mario Migliucci) en la itala
1730-1800 | “Julian Tuwim poeto kaj esperantisto” (Giovanna Tomassucci, Universitato de Pisa)

€ € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € €

Prezoj

Metiseminario. “Come fare il giornalista" (itallingva). Aliĝo 200 €.*
ZAT. Programo kun ĉiuj manĝoj (vendredon vespere, sabaton tage kaj vespere, dimanĉon tage). € 160. Tio ankaŭ inkluzivas la Grandan Zamenhofan Bankedon!
Granda Zamenhofa Bankedo. € 30.
Loĝado. Po-nokte en dulita ĉambro € 35, en unulita € 60.
Aliĝu per ret-mesaĝo al: zat@kongreso.org
Iscrivetevi con mail a: zat@kongreso.org,
sendante antaŭpagon de € 50 per bankĝiro al IBAN "IT96Q0760114000000012230561"
aŭ per paypal a info@edistudio.it.
Pluaj infoj: tel kaj WhatsApp +39 329 7463600
€ € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € € €
* Por la membroj 2025 de IEF (listo de la jara asembleo) la aliĝo al la Metiseminario estas ofertita senpage de la Pisa Esperanto-Grupo.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

zat.kongresoj.org
zat(ĉe)kongresoj.org
Hotelo Leonardo Pisa Italujo

Interesiĝintoj

Administranto