Azia-Oceania Komisiono de UEA
1. Rolo
1) La komisiono respondecas pri la Esperanto-movado en Azio kaj Oceanio kiel unu el la komisionoj de UEA.
2) La komisiono agadas por Esperanto-movado en Azio-Oceanio, kunlaborante kun ĉiuj landaj asocioj en Azio-Oceanio.

2. Komisionanoj
1) Komisionanoj elektiĝas po unu el landaj asocioj en Azio-Oceanio aliĝintaj al UEA, nome Barato, Ĉinio, Indonezio, Irano, Israelo, Japanio, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Taĝikio, Vjetnamio, Aŭstralio kaj Novzelando.
2) Ili estas nove elektitaj ĉiun trian jaron.
    *Elektoj okazis en 1995, 1998, 2000 kaj 2004 dum Uk-oj kaj 2008 en la 5a AK (anstataŭ en  2007 en la UK en Jokohamo), 2010 en la 6a AK, 2013 en la 7a AK, 2016 en la 8a AK, 2019 en la 9a AK.
    * Mandatperiodo koincidu kun la elekto de UEA-estraranoj.
3) Kiam komisionano demisias, lia/ŝia landa asocio elektas la novan.
4) Prezidanto, vic-prezidantoj, sekretario ktp. estas elektitaj inter komisionanoj laŭ iliaj 
voĉdonoj.
5) Oficperiodo de la prezidanto povas esti du-perioda, nome 6 jaroj.
6) Komisionanoj devas ĉiam konscii, ke ili estas elektitaj de sia landa asocio kaj devas havi
konstantan kontakton kun ĝi.
7) La komisiono povas nomumi helpantojn laŭbezone, kiuj helpas la komisionanojn.

www.esperantoazia.net/

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureJinsu So

User profile pictureNISINAGA Atusi


Kunadministranto(j)