Tago de Azio kaj Oceanio
kadre de “MondaFestʼ 2020”
Vendrede 26an de Junio 2020
09:00 - 13:00 : UTC
Virtuale per Zomo (Zoom) interrete
Nur aliĝintoj povas eniri.
(limdato estis 25a Junio)
Programo en UTC-horo
09:00 - 10:00:UTC Antaŭbabilado
10:00 - 10:10 Oficiala Malfermo
- 10:00 Kanto/Muziko el Uzbekio
- 10:05 Salutas La Estraranoj de KAOEM
10:10 - 11:50 Raportoj, Prelegoj kaj Junulara Forumo
- 10:10 Raportoj pri la intaj, antaj kaj ontaj aktivecoj en landoj en Azio kaj Oceanio
- 10:55 Kanto/Muziko el Indonezio
- 11:00 Prelegoj de kelkaj aktivuloj en Azio kaj Oceanio
- 11:30 Junulara Forumo — Azio kaj Oceanio: June kaj Kune —
de junuloj el Filipinoj, Tajlando, Koreio, Vjetnamio, Ĉinio, Orienta Timoro, Indonezio, Aŭstralio, Japanio kaj espereble Israelo kaj Irano
11:50 - 12:00 Oficiala Fermo
- 11:50 Kanto/Muziko el Koreio
- 11:55 Salutas Estraranoj de UEA
12:00 - 13:00 Postbabilado
↓ Kongresa Libreto de TAO elŝuteblas sube.