Esperanto-Ligo en Israelo
La Esperanto-Ligo en Israelo (ELI, foje ankaŭ nomata per la hebrea nomo האגודה לאספרנטו בישראל) estas la nacia Esperanto-Asocio en la lando Israelo. Ĝi estas ligita kiel landa asocio al UEA kaj eldonas la revuon Israela Esperantisto.

ELI organizas ĉiujare la Israelan Kongreson de Esperanto, dum 3 tagoj (ĵaŭdo-sabato) ĉiufoje en alia loko en Israelo. La venonta (la 22-a IK okazos enTel-Aviv-Jafo la 7-9.4.2022. La presita organo estas Israela Esperantisto, kiu aperas dufoje jare, 28-paĝa. Antaŭaj n-roj (ekde 2008) estas rete legeblaj ĉe http://esperanto.org.il/ie.html.
RE10.21p198.JPG 200 kB


ELI akiris novan sidejon en 2021. La oficejo troviĝas en la nova oficeja turo Alon2 (finkonstruita 2017), en la komerca koro de Tel-Avivo, 8 minuta promeno de la trajna stacidomo "Ŝalom" kaj kun abundo da trafikaj konektoj (buslinioj kaj estonte la sub-trajno) tuj apude. La oficejo ebligas al ELI uzi la komunan kunvenejon por kursoj kaj eventuale por la kunvenoj de la Tel-Aviva E-klubo. 

Internacie aparte aktivigaj eventoj por la nacia movado estis 5 Internacia Kongresoj: du de TEJO en somero 1986, kiu gastis en la israela marborda loĝloko Neurim kaj 27 jarojn  poste la IJK en  2013 en Nazareto.
Krome okazis en Israelo la la 85-a UK en Tel-Avivo en 2000, la 7-a Azia Kongreso en Jerusalemo en 2012 kaj plej laste la Mezorienta Kunveno (kun la 20-a Israela Kongreso) en Eilat/Akaba en 2019.

esperanto.org.il/
Yigal Alon 94, Tel-Aviv, IL

Administrantoj
Ĉefadministranto(j)

Ĉefadministranto rajtas aldoni novan administranton


User profile pictureAmri Wandel


Kunadministranto(j)