🖥 IVEK 5.5 Bildoj kaj spertoj de la Israela Kongreso
18:30 - 20:00
Azio/Jerusalemo
Elekti horzonon
Amri kaj partoprenantoj rakontos kaj prezentos bildojn de la Israela Kongreso en Micpe Ramon

Kunveno/Evento

Israela Virtuala E-Kunveno -  en https://huji.zoom.us/j/7508982919 .
La kongresa temo "Kosmo kaj Tero" estis plene kovrita per prelegoj pri spacvojaĝado kaj geologio, kaj ekskursoj al la apudaj stelobservejo kaj kratero Ramon. Okazis riĉa kaj varia kleriga kaj arta programo. Ĝi fidele sekvis la planon anoncitan en la retejo (https://esperanto.org.il/ik26.html#programo), kun koncertoj de Inbar Mor kaj Eli Bar-Yahalom. Aldone al la planita programo okazis prezentado de AI-kantoj far Amir Naor, teleskopa observado de Jupitero kaj vizito al la muzeo pri la unua israela astronaŭto Ilan Ramon kaj la naturo de la kratero, kaj unutaga postkongresa ekskurso.
Fotoj videblas en Facebook.


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.il
amriwandel(ĉe)gmail.com
Zoom

Interesiĝintoj

Administranto