83a Hispana Kongreso de Esperanto
La 83a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en 2025 en la malnovkastilia urbo Sorio (Soria)

Internacia

Hispana Esperanto-Federacio organizas ĉiujare tutlandan renkontiĝon, kiu konservas la tradician nomon Kongreso.
La Hispanaj Kongresoj de Esperanto estas konataj pro sia alta kultura kvalito kaj sia amika etoso. Ĝi okazas sinsekve en malsamaj urboj de la lando, kun inter 100 kaj 200 partoprenantoj.

La venonta 83-a Hispana Kongreso okazos inter la 1a kaj la 4a de majo 2025, en la bela kaj historia kastilia urbo Soria (Sorio)
La sidejo estos la kultura centro Espacio Santa Clara, malnova monaĥejo, tute restaŭrita en la pasinta jaro, kiu disponas je ĉiuj necesaj eroj por la okazigo de la kongreso: salonoj, kunvenĉambroj, ripozejoj.

Sorio estas urbo en la regiono Kastilio kaj Leono, ĉefurbo de la samnoma provinco. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj el la provincaj ĉefurboj en Hispanio, kun ĉ. 40.000 loĝantoj. La urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj havas grandan historian signifon kaj konservas tre antikvajn monumentojn. Ĝin flankas la rivero Doŭro, kiu kreas belan pejzaĝon en la urbo.
Sorio havas grandan rilaton al literaturo. Ĝi estis admirata kaj omaĝata de pluraj elstaraj poetoj kiel Antonio Machado, Gustavo Adolfo Bécquer kaj Gerardo Diego, al kiuj ni dediĉos parton de la programo.

Vi povas trovi jam la unuan anoncon en la retejo https://kongreso.esperanto.es/ kaj la aliĝilon en: https://www.esperanto.es/soria2025
Dosieroj
Informoj

kongreso.esperanto.es
kongreso(ĉe)esperanto.es
C. Bienvenido Calvo, 5

Interesiĝantoj

3

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureMaría Mesías


User profile pictureEsu Peranto


User profile pictureRicardo Biurrun

Administranto