🖥 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

La Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas la plej granda reta evento por esperantistoj, organizata de UEA ĉiujare fine de la jaro ekde 2020. Pasintjare al ĝi aliĝis 1256 personoj el 89 landoj! La VK estas riĉa je interesaj prelegoj, artaj kaj kulturaj prezentoj, kaj socia programo. Jen plia ŝanco esperantumi aldone al la Universala Kongreso de Esperanto!

Dum la VK, partoprenantoj de diversaj landoj interkonatiĝas, lernas ion novan dum la realtempaj diverstemaj prelegoj, partoprenas en kursetoj, atelieroj kaj diskutoj, ekscias pli pri la Esperanto-movado dum la Virtuala Movada Foiro, kaj multe pli!

La partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj, spertoj kaj tempozonoj estas bonvenaj, ni certas, ke ĉiu trovos programerojn laŭ sia gusto. Aliĝu nun kaj spertu la internacian Esperanto-etoson!

image.png 44,8 kB