NEMO estas renkontiĝo por interkonatiĝo de novaj Esperanto-parolantoj de la meza generacio

InternaciaLokaKurso

Saluton al ĉiuj, kiuj ĵus malkovris Esperanton por si, sed ankoraŭ ne scias, kion fari per la lingvo!

 Tiu ĉi Esperanto-renkontiĝo nomata NEMO estas ĝuste farita por vi! Nia celgrupo estas speciale la meza generacio, sed ni bonvenigas interesitojn de ĉiu aĝgrupo. (Kaze ke vi aĝas sub 27, eble ankaŭ la evento KEKSO(link is external) de la Germana Esperanto-Junularo interesas vin.)

 NEMO okazos la duan fojon ĉirkaŭ pasko dum PSI en 
Hellenthal
17-a – 21-a de aprilo 2025

La programo de la renkontiĝo estos adaptata al ĉiuj partoprenantoj per surloka eltrovado de la komunaj interesoj kaj kreado de la programo. Ankaŭ ni instigos ĉiutagajn babiladojn en Esperanto.

Ĉi-foje NEMO okazos kun infanoj. Ĉiuj informoj en Esperanto troveblas en la paĝo de PSI: psi.esperanto.de
Informoj

www.esperanto.de/de/nemo
nemo(ĉe)esperanto.de
platiß 3

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile picturealice liotto

Administranto