110-a Universala Kongreso de Esperanto
Internacia manifestacio de la esperantistaro

Internacia

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj.

La gastiga urbo de 2025 estos Brno: kun ĉ. 400 000 loĝantoj, ĝi estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, en la sudorienta parto de la lando.

Brno fondiĝis en 1243 kaj do havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel t.n. statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono.

La Esperanto-klubo de Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj.

Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) invitis kongresi en Brno ankaŭ pro la vigla nuntempa Esperanto-grupo (la unua en Ĉeĥio), kie kunvivas gravaj movadanoj kiel ekz-e Miroslav Malovec, Oldřich Arnošt Fischer, Josef Vojáček kaj la nova generacio: mezaĝaj kaj junaj aktivuloj kun alta lingvo-nivelo.

La inviton subtenis ankaŭ la regiona Brna Kongresa Buroo kaj la urbo Brno mem. Por konatiĝi kun la urbo ni rekomendas ankaŭ spekti la video-registritan prezenton de Brno rekte de Mirka Tomečková, la edzino de la prezidanto de ĈEA, Jiŕí Tomeček.

UEA do kongresos en Brno, orienta Ĉeĥio, en 2025. Ĉu ankaŭ vi partoprenos? La 110-a UK estas planata por okazi de la 19-a ĝis la 26-a de julio. La kongresejo estos la Universitato MENDELU, la urba universitato por estontaj agrikulturistoj, ĝardenistoj, ekologoj, sed ankaŭ ekonomikistoj kaj pedagogoj.

Kaj UEA rezervos specialan rabatitan kotizon por tiuj, kiuj aliĝos dum la 109-a UK okazonta en Aruŝo, Tanzanio. La 2-a aliĝperiodo de la 109-a UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2024. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo.

Dosieroj